Leono la 1-a
Aspekto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Leono la 1-a la Traco. |
Leono la 1-a | ||
---|---|---|
45-a papo de la katolika eklezio | ||
Pontifiko | de 29-a de septembro 440 | |
ĝis 10-a de novembro 461 | ||
Antaŭulo | Siksto la 3-a | |
Sekvanto | Hilario | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 400 en Toskanio, Italio | |
Morto | 10-a de novembro 461 en Romo, Italio | |
Tombo | Malnova baziliko de Sankta Petro [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio | ||
Honorata en | katolika eklezio, ortodoksa eklezio, anglikanismo | |
Festotago | 10-a de novembro; ortodokse 18-a de februaro | |
Atributoj | papaj vestoj, tiaro, bastono; drako | |
Patroneco | muzikistoj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Papo Leono 1-a, nomata La Granda, estis Romia aristokrato kaj estis papo de 440 ĝis 461. Li estis la unua, kiu uzis la titolon Pontifex Maximus (plej alta “pontofaranto” = pastro), titolo, kiu antaŭe apartenis al la oficoj de la romiaj imperiestroj. Li estis la unua vaste konata papo, pro kio oni parolas ankaŭ pri li kiel la “unua papo”. Li haltigis la invadon de Italio far la Hunoj sub Atilo en la jaro 452 per sia morala persvado. Li estis influa teologo kaj gvidanta persono je la centrigo de la regado de la eklezio; tial li estas agnoskita Doktoro de eklezio fare de la Katolika eklezio en 1754.