Lenke Beniczkyné Bajza
Lenke Beniczkyné Bajza | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de februaro 1839 en Peŝto | |
Morto | 2-an de aprilo 1905 (66-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 29/3-1-75 vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Patro | József Bajza vd | |
Gefratoj | Jenő Bajza (en) vd | |
Edz(in)o | Gustav Heckenast (en) Ferenc Beniczky vd | |
Infanoj | Agatha Beniczky (en) ( Ferenc Beniczky) Ferenc Beniczky (en) ( Ferenc Beniczky) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ĵurnalisto romanisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lenke Beniczkyné Bajza [benickinE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beniczkyné Bajza Lenke estis hungara verkisto, ĵurnalisto, membro de Societo Petőfi (1878). Ŝi estis filino de József Bajza (poeto), ŝia edzo estis Ferenc Beniczky.
Lenke Beniczkyné Bajza naskiĝis la 7-an de februaro 1839 en Pest (urbo). Ŝi mortis la 2-an de aprilo 1905 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lenke Bajza edziniĝis en 1854, sed baldaŭe ŝi eksedziniĝis. Ŝi komencis sian ĵurnalistan karieron en 1857. En 1862 ŝi denove edziniĝis kaj tiam ŝi ekuzis ankaŭ la edzonomon Beniczkyné (komprenu: Beniczky-edza). Ili longe vojaĝis tra Eŭropo. Ŝi verkis artikolojn al la tiam popularaj gazetoj, krome ŝi verkis romanojn. Ŝia ĵurnalista laboro estis pioniro-ago en la hungara ĵurnalistiko. Ŝi kreis ekzemple la rubrikon virina modo.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A fátyol titkai (Sekretoj de la vualo) 1884 - romano
- A házasság titka (Sekreto de la edziĝo) 1890
- Két szív harca (Batalo de du koroj) 1893
- Leányok tükre (Spegulo de la knabinoj)
- diversaj artikoloj, ekzemple en Koszorú, Hölgyfutár