Saltu al enhavo

Le Villi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Villi
drama muzika verko • choreographic work
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
vdr
Libretisto Ferdinando Fontana kaj komponisto Giacomo Puccini

Le Villi (La viliojLa feoj) estas opero-baleto en du aktoj (origine unu) komponita de Giacomo Puccini el itallingva libreto de Ferdinando Fontana, baze sur mallonga rakonto Les Willis de Jean-Baptiste Alphonse Karr. La rakonto de Karr siavice estas bazita sur legendo de Centra Eŭropo pri magiaj estaĵoj "vilaoj" aŭ "vilioj", uzita ankaŭ en la baleto Giselle. La opero, en sia origina unu-akta versio, estis unufoje ludita ĉe la Teatro Dal Verme, Milano, la 31an de Majo 1884.[1]

Kovrilpaĝo de la unuafoje presita libreto de Le Villi

Post la premiero de Capriccio sinfonica, Ponchielli kaj Puccini studis la eblon ke la venonta verko de Puccini estu opero. Ponchielli invitis Puccini gasti ĉe sia vilao, kie Puccini estis prezentita al alia junulo nome Ferdinando Fontana.[2] Puccini kaj Fontana interkonsentis kunlaboris por opero, por kiu Fontana havigus la libreton. La verko, Le Villi, estis metita en konkurenco sponsorita de la muzikpublikiga entrepreno Sozogno en 1883 (nome la sama konkurenco en kiu la verko de Pietro Mascagni nome Cavalleria rusticana estis venkinta en 1889).[2] Kvankam ĝi ne venkis, Le Villi estis poste prezentita en la Teatro Dal Verme, premiere en la 31a de Majo 1884.[2] La entrepreno G. Ricordi & Co. helpis la premieron per presado de la libreto senpage.[2] Kolegaj studentoj el la Milana Konservatorio formis grandan parton de la orkestro.[2] La premiero estis tiom sukcesa ke Casa Ricordi aĉetis la operon.[2] Reviziita en duakta versio kun intermezzo inter la aktoj, Le Villi estis ludita ĉe La Scala en Milano, la 24an de januaro 1885. Tamen, Ricordi ne publikigis la tekston ĝis 1887, malhelpante plian ludadon de la verko.[2]

La intrigo temas pri estonta edzo kiu abandonas fianĉinon por ricevi heredon. Spite promeson ne forgesi kaj reveni, li sorĉita de sireno forgesas ŝin kaj ŝi mortas. Sciinte tion, li revenas kaj serĉas pardonon sed feoj (villi) ĉikanas lin ĝis lia morto.

  1. Ĉe la kontrabasa sekcio de la orkestro tiun vesperon estis la 21-jaraĝa Pietro Mascagni. Comitato Nazionale Celebrazioni Pucciniane
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 (1905) Giacomo Puccini. London & New York: John Lane.

Fontoj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]