Le Creusot
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Creusot (stacidomo). |
Le Creusot | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||||
Departemento | Saône-et-Loire | ||||
Arondismento | Autun | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 71153 [+] | ||||
Poŝtkodo | 71200 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 71153 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro André Billardon 2008-2014 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 783 (2010) | ||||
Loĝdenso | 1 258 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 48′ N, 4° 26′ O (mapo)46.8005555555564.4402777777778Koordinatoj: 46° 48′ N, 4° 26′ O (mapo) | ||||
Alto | De 316 al 516 m | ||||
Areo | 18,11 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Le Creusot [+] | |||||
Le Creusot estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Saône-et-Loire kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi havas proksimume 24 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Creusotins. Le Creusot estas la tria plej granda urbo de la departemento, post Chalon-sur-Saône kaj la prefektejo Mâcon.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Le Creusot estas urbo de Saône-et-Loire, sude de Burgonjo. La ĉirkaŭa regiono estas dediĉata al bredado (kun multaj paŝtaĵoj), sed ankaŭ al vino, kun pluraj famaj burgonjaj labeloj kaj norde kaj sude de Le Creusot. La urbo cetere situas proksime al la montomasivo Morvan, precipe al la monto Beuvray.
Neniu rivero trafluas la urbon, sed ekzistas pluraj lagoj aŭ lagetoj ĉirkaŭ ĝi (Torcy, Breuil, Brandon, Montaubry...).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de Le Creusot estas ĉefe dediĉata al industria metalurgio, kun firmaoj kiel Industeel aŭ Alstom. Tiu urbo havas riĉan industrian historion, kaj gastigas interalie ekomuzeon kaj la Akademion François Bourdon, tio estas centro pri industriaj arkivoj, kie oni rakontas la historion de la dinastio Schneider, kiu plejparte kontribuis al la disvolviĝo de la urbo.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Saône-et-Loire
- Listo de urboj de Francio
- Le Creusot (stacidomo)
- Le Creusot TGV (stacidomo)
- Marmagne-sous-Creusot (stacidomo)