Lago Vanda
Lago Vanda | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Situo | Antarkto | ||||
- alteco | 143 m [+] | ||||
- koordinatoj | 77° 31′ 47″ S, 161° 34′ 32″ O (mapo)-77.529630555556161.57553055556Koordinatoj: 77° 31′ 47″ S, 161° 34′ 32″ O (mapo) [+] | ||||
Longo | 8 km (4.97 mi) | ||||
Larĝo | 2 km (1.24 mi) | ||||
Averaĝa profundo | 30,8 m | ||||
Maksimuma profundo | 75 m | ||||
Akvokolektejo | 5,2 km² (520 ha) [+] | ||||
Areo | 5,2 km² (520 ha) [+] | ||||
Volumeno | 160 000 000 m³ | ||||
Saleco | 350 ‰ [+] | ||||
Lago Vanda | |||||
Vikimedia Komunejo: Lake Vanda [+] | |||||
Lago Vanda estas lago en la Valo Wright en Viktoria Lando, Antarkto, en kiun fluas la rivero Onikso. La longo de la lago estas 5 km, kaj la maksimuma profundo estas 69 metroj. La akvokvanto estas 0,16 km³. Surfacareo - 5.2 km² [1][2].
La lago Wanda estas superrsaleca lago kun saleco pli ol dekoble ol la marakvo, pli granda ol tiu de la Morta Maro, kaj eble eĉ pli granda ol la lago Assal (Ĝibutio), kiu estas la plej sala lago en la mondo ekster Antarkto [3]. Ankaŭ la lago Vanda estas meromikta, kio signifas, ke la pli profundaj akvoj de la lago ne miksiĝas kun la surfaco [4]. Ekzistas tri malsamaj tavoloj de akvo: temperaturoj intervalantaj de 23 °C ĉe la fundo ĝis meza tavolo kun temperaturo de 7 °C kaj meza ĝis supra tavolo kun temperaturintervalo de 4. -6 °C [5]. Lago Vanda estas unu el multaj salaj lagoj en la senglaciaj valoj de la Transantarktaj Montoj. La plej longa rivero en Antarkto, Onikso, fluas okcidente, profunde en la kontinenton, en la lagon Vanda. Ĉe la enfluejo de la rivero troviĝas la Nov-Zelanda hidrometeorologia stacio samnomita Vanda. De 1968 ĝis 1995 ĝi laboris senĉese. Ekde 1995, laŭsezona laboro estas farita.
La lago estas kovrita per 3.5-4 metroj da klara glacio la tutan jaron, kvankam dum la somermonatoj (komencante en malfrua decembro), polinio proksimume 50 metrojn larĝa formiĝas laŭ la marbordoj. La surfaco de la glacio ne estas kovrita per neĝo kaj estas "profunde sulkita per fendoj kaj degellinioj". En aŭtuno, la polinio denove frostiĝas [5].
Kvankam neniu specio de fiŝoj vivas en la lago Vanda kaj la rivero Onikso, tie estis registritaj mikroskopaj vivoj kiel cianobakterioj kaj algofloroj. Pro zorgoj pri la efiko sur la natura medio kiu povas ekesti dum la studo, plonĝagado estas limigitaj al laboro en la supra tavolo (super 30 metroj), kaj la uzo de malproksime funkciigitaj subakvaj veturiloj ne estas permesita [5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mathez, Edmond A. (July–August 2005). “Cold Fire”, Natural History.
- ↑ Castendyk, Devin N. (September 2016). “Lake Vanda: A sentinel for climate change in the McMurdo Sound Region of Antarctica”, Global and Planetary Change.
- ↑ (1981) “Photosynthate distribution by microplankton in permanently ice-covered Antarctic desert lakes”, Limnol. Oceanogr. (PDF) 32 (1), p. 260–270. doi:10.4319/lo.1987.32.1.0260. Arkivigite je 2011-07-04 per Archive.today
- ↑ Gibson, John A.E. (1999). “The meromictic lakes and stratified marine basins of the Vestfold Hills, East Antarctica”, Antarctic Science 11 (2), p. 175–192. doi:10.1017/S0954102099000243. Bibkodo:1999AntSc..11..175G. 129631579.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Mercer, Steve (2000). “Antarctic lake diving with the semi-closed rebreather.”, In: Hallock and French (Eds). Diving for Science...2000. Proceedings of the 20th Annual Scientific Diving Symposium. Alirita 2011-01-06.. Arkivigite je 2012-09-02 per la retarkivo Wayback Machine