La Urbo de la Suno
La città del sole | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Tommaso Campanella |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1623 |
Ĝenro | dialogo • specialized literature |
La Urbo de la Suno (itale : La Citta del Sole, latine : Civitas Solis) estas utopia romano verkita en poezia dialoga formo, laŭ la ŝablono de la Respubliko de Platono. La romano estis verkita en la itala fare de la monaĥo Tommaso Campanella, en 1604 dum li estis en malliberejo pro la krimo de "subversio". La romano unue estis publikigita en 1623 en Italio en latina traduko redaktita fare de la verkinto. La romano tre influis multajn sociajn pensulojn kaj revoluciulojn, precipe socialistojn. Sekvante lian romanon, Campanella estas konsiderita unu el la ideologiaj patroj de socialismo. Campanella, siaflanke, vidis lian romanon kiel daŭrigo de la ideoj de Platono en la dialogo de la Respubliko, kaj de Thomas More en lia romano Utopia.
Strukturo kaj intrigo
[redakti | redakti fonton]La romano estas strukturita kiel dialogo inter membro de la Ordeno de Sankta Johano (Hospitaller-ordo) kaj iu ĝenova viro, unu el la ŝipmaristoj de Kristoforo Kolumbo. Laŭ la kadra rakonto, ĉirkaŭante la mondon, la ŝipo renkontis insulon (aŭ kontinenton) proksime de la ekvatoro nomita Taprobane. La indiĝenoj de la loko kondukis lin al la "Urbo de la Suno" kaj klarigis al li ĝiajn kutimojn kaj leĝojn. La geografia padrono de la grandurbo implicas la heliocentran modelon :
|
La urbo nomiĝas "La Urbo de la Suno", ĉar ĝi estas estrata de pastro, kies nomo estas 'Ŝemeŝ' (Metaphysicus), la sama pastro estas la supera aŭtoritato en la lando, kiu regas registaron sen opozicio kaj sen iuj limigoj. La gvidanto en la Urbo de la Suno devas bone koni la historion de la popoloj, iliaj leĝoj kaj kutimoj, kaj havi bonan scion pri ĉiuj metioj, eĉ se ne je la nivelo de la metiisto mem. Krome, li devas akiri ampleksan scion en la sciencoj de fiziko, matematiko, astronomio, kaj precipe scion en metafiziko kaj teologio por scii la volon de la Kreinto. Scio pri astrologio ankaŭ estas tre grava en la urbo de la suno.
Ĉiuj urboficistoj en la Urbo de la Suno estas nomitaj laŭ la bona mezuro kiun ili reprezentas, kaj kiu estis malkovrita en ili dum ili estis knaboj: "Unu oficisto nomiĝas malavareco, alia bonkoreco, tria ĉasteco, kvara kuraĝo, kvina justeco (kriminala kaj civila), sesa diligento, kaj ekzistas ankaŭ vero, karitato, dankemo, kompato ktp." (La originoj de tiu aliro estas en la mezepoka Romano de la Rozo).
Eduko
[redakti | redakti fonton]Eduko en ĉi tiu urbo estas atingita en originala maniero kaj unu el la plej spektaklaj kaj imagivaj aspektoj de La Urbo de la Suno, kiu tuj frapis ĝiajn legantojn, estas la pentritaj muroj de la urbo. Krom enfermi kaj protekti la urbon, la muroj estas ankaŭ la kurtenoj de eksterordinara teatro kaj la paĝoj de ilustrita enciklopedio de scio. La muroj de la palacoj estas pentritaj kun bildoj de ĉiuj artoj kaj sciencoj. Tiamaniere la infanoj lernas la diversajn sciencojn sen scii, ke ili lernas sciencajn informojn, kaj la scioj estas akiritaj por ili en natura maniero.
Komencante de la muro, kiu tenas supren la kolonojn de la templo kaj iom post iom malsuprenirante en grandaj cirkloj, sekvante la ordon de la planedoj de Merkuro ĝis Saturno, ni renkontas ilustraĵojn de la ĉielo kaj la steloj, de matematikaj figuroj, de ĉiu lando sur la tero kaj de ĉiuj mirindaĵoj kaj sekretoj de la mineralo, vegeta kaj besta mondoj, ĝis ni alvenos al la homaro: sur la interna muro de la sesa rondo estas reprezentitaj la mekanikaj artoj kaj iliaj inventintoj.
Campanella multe interesiĝis pri ĉiuj spritaj malkovroj, kaj en La Urbo de la Suno li donas multajn ekzemplojn de kuriozaj inventoj, kiel ŝipoj kapablaj navigi sen vento kaj sen veloj, kaj piedingoj kiuj ebligas gvidi ĉevalon uzante nur la piedojn, lasante la manojn liberaj. Sur la ekstera muro estas bildigitaj leĝdonantoj; kaj estas ĉi tie, en “granda honora loko”—sed kune kun Moseo, Oziriso, Jovo, Merkuro kaj Mohamedo—ke la ĝenova maristo rekonas Kriston kaj la dek du apostolojn. Scio ne estas enfermita en libroj konservitaj en apartaj lokoj kiel ekzemple bibliotekoj sed estas malkaŝe montrita al ĉiuj okuloj. Vidigi tiamaniere antaŭenigas pli rapidan, pli facilan kaj pli efikan formon de lernado, ĉar ĝi estas ligita al la arto de memoro, kiu substrekas la elvokan kaj emocian potencon de bildoj. De tenera aĝo infanoj ĉirkaŭkuras en ĉi tiu teatro de scio, taŭge gvidataj kaj sekvante ĝustajn itinerojn, por ke ili lernu ĝoje, kvazaŭ ludante, sen peno aŭ doloro.
Familio, laboro kaj proprieto
[redakti | redakti fonton]En la Urbo de la Suno neniu okupo estas malnobla, kaj ĉiuj estas de egala digno - fakte, tiuj laboristoj kiuj estas postulataj elspezi pli grandan penon, kiel ekzemple metiistoj kaj konstruistoj, ricevas pli da laŭdo. Ĉiuj devas konatiĝi kun ĉiuj laborlinioj, kaj tiam ĉiu homo praktikas tiun, por kiu li montras la plej grandan kapablon. Ili ne havas servistojn, kaj neniu servo estas rigardata kiel malinda. La nura afero, kiun ili konsideras malestiminda, estas mallaboremo, kaj tiamaniere ili venas privilegii la dignon de laboro kaj renversi absurdan koncepton de nobelaro, ligitan al neaktiveco kaj malvirto.
Ne estas privata proprieto en la Urbo de la Suno ĉar privata proprieto estas la ĉefa kaŭzo de la divido de la socio. Ĉe tiu punkto Campanella fidas je la metodo de Sokrato kaj Platono. Ankaŭ, ne ekzistas sklaveco en la urbo de la suno, kaj la devo labori estas altrudita al ĉiuj egale. Tamen, dank' al la egala labordivido, la labortempo estas limigita al nur kvar horoj tage, kaj la cetero de la tempo la civitanoj okupiĝas pri studado, vojaĝado kaj trejnado de la korpo kaj menso.
Krom la komunumo de varoj kaj la pentritaj muroj, alia karakterizaĵo de la Urbo de la Suno, pli malfacila kaj malkoncerta kaj kiun Campanella mem priskribas kiel "malmola kaj peniga", estas la komunumo de edzinoj. Ĉi tiu estas la solvo adoptita de la civitanoj al la problemo de generacio. Campanella diras ke ili estas mirigitaj ke homoj estas maltrankvilaj per la bredado de ĉevaloj kaj hundoj neglektante sian propran. La ago de generacio kunportas grandan respondecon de la parto de la gepatroj; kaj se ĝi estas ekzercita en malĝusta maniero, ĝi povas okazigi longan ĉenon de sufero.
La civitanoj distingas inter amo kaj sekso. Afekcio inter viroj kaj virinoj, bazita sur amikeco kaj respekto pli ol seksa altiro, estas esprimita en agoj kiuj estas malproksimaj de sekseco, kiel interŝanĝo de donacoj, konversacio kaj dancado. Seksa generacio, aliflanke, devas obei striktajn regulojn koncerne la fizikajn kaj moralajn kvalitojn de la gepatroj kaj la elekton de favora tempo por koncipiĝo, determinita fare de astrologo. Tia unio ne estas la esprimo de persona, emocia aŭ pasia rilato, sed prefere estas ligita al la socia respondeco de generacio kaj al amo por la kolektiva komunumo.
La familio ankaŭ estas vidita kiel parto de privata proprieto, do ĝi ne havas lokon en la urbo de la suno. Fakte, la leĝo en la urbo determinas, kiu kuniĝos kun kiu virino, laŭ la komuna bono, t.e. la plibonigo de la idaro, estas la decida faktoro en tiu ĉi afero. La tempo de la pariĝo ankaŭ estas determinita de la astrologoj en la plej taŭga tempo por la naskiĝo de la plej talentaj idoj. La urbo mem havas rajton al la infanoj pli ol iliaj gepatroj. En la okazo, ke viro enamiĝas al virino, aŭ inverse, ili rajtas paroli, ludi kune aŭ doni donacojn unu al la alia, ktp., sed ilia pariĝo estas konfidita al la juraj aŭtoritatoj, kaj se ĝi turniĝas. ke ilia pariĝo ne iros bone, ilia pariĝo estas malpermesita krom se la virino estas graveda aŭ senfrukta. En ĉi tiuj leĝoj estas esprimita la plej ekstrema interveno de la ŝtato en la vivo de la individuo.
Moralo kaj religio
[redakti | redakti fonton]Krome, estas proksima rilato inter la natura “komplekso” aŭ karaktero de homo, kiu estas denaska kaj poste ne modifebla, kaj morala virto, kiu bezonas taŭgan terenon por enradikiĝi kaj prosperi. Generacio devus do respekti precizajn normojn kaj ne esti konfidita al hazardo nek al individuaj deziroj.
La religiaj kredoj de la civitanaro, kvankam ili inkluzivas fundamentajn principojn de kristanismo (kiel la senmorteco de la animo kaj la dia providenco), formas naturan religion kiu establas specon de osmozo inter la urbo kaj la steloj. La templo estas malfermita kaj ne ĉirkaŭita de muroj. En unu el liaj poemoj Campanella promesas: "Mi faros la ĉielon templo kaj la stelojn altaro". Sur la volbo de la kupolo de la templo estas bildigitaj la steloj kune kun ilia influo al la surteraj aferoj. La altaro, sur kiu estas metita ĉiela kaj tera globo, estas en la formo de la suno. Preĝoj estas direktitaj al la ĉielo. La tasko de la dudek kvar pastroj, kiuj loĝas en ĉeloj situantaj en la plej alta parto de la templo, estas observi la stelojn kaj, per astronomiaj instrumentoj, konsideri ĉiujn iliajn movojn. Estas ilia tasko indiki la tempojn plej favorajn por generacio kaj por agrikulturaj laboroj, agante tiamaniere kiel perantoj inter Dio kaj la homoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nova Atlantis
- Komunismo
- Ideala urbo
- Iambulus
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de La Urbo de la Suno ĉe Projekto Gutenberg
- De "La città del sole": "Tutte le cose son communi" on audio MP3
- Ernst, Germana, "Tommaso Campanella", The Stanford Encyclopedia of Philosophy (Fall 2010 Edition), Edward N. Zalta (ed.).
- La Città del Sole[rompita ligilo]
- Concordances de 'La Città del Sole' Arkivigite je 2007-10-08 per la retarkivo Wayback Machine