László Felkai
László Felkai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1941 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de aprilo 2014 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1965) |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto naĝisto |
László Felkai [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Felkai László estis hungara akvopilkisto (ekstremulo dekstre), naĝisto (ankaŭ en Olimpiko), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia nomo estis en la sporta vivo Felkai II. (komprenu: Felkai la 2-a).
László Felkai[1] naskiĝis la 1-an de marto 1941 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de aprilo 2014 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Felkai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Li akiris elektroinĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1965, en la sekva jaro ankaŭ trejnistan diplomon en filio de Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li ricevis premion en 1960.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]László Felkai naĝis kaj akvopilkis en sportkluboj en sia naskiĝurbo inter 1950-1977. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono kvarfoje (1962-1968), dum li estis membro de la hungara nacia teamo 120-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun ora kaj 2 bronzaj medaloj, krome en universiadoj li estis la unua dufoje (1963, 1965). Depost sia aktiva sporta vivo (1977) li estis trejnisto en Budapeŝto en pluraj sportkluboj.