Kuressaare
Kuressaare | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 93813 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 185 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 849 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 58° 15′ N, 22° 29′ O (mapo)58.25333333333322.486111111111Koordinatoj: 58° 15′ N, 22° 29′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 15,53 km² (1 553 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kuressaare [+] | |||
Kuressaare (germane Arensburg) estas la plej granda urbo sur la estona insulo Saaremaa.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estiĝis ĉirkaŭ episkopejo kaj estis unuafoje menciita en 1381 kaj estis nomata laŭ la urbo Arensburg (malaltgermane por "agloburgo"). La insulon kaj la lokon aĉetis Danio en 1559, la loko akiris urbajn rajtojn en 1563 laŭ ekzemplo de Rigo. En 1645 akiris ĝin la svedoj, en 1710 rusoj bruligis ĝin en kadro de la Granda Nordia Milito. Laŭ Paco de Nystad (1721), ĝi iĝis posedaĵo de la cara Rusio.
Dum la 19-a jarcento, la urbo evoluis al ŝatata kurac-ripozejo. La urbeton okupis la germanoj en 1917-1918 kaj 1941-44. En 1918, ĝi iĝis parto de la sendependa Estonio kaj estis alinomata oficiale al Kuressaare. En 1939-40 kaj de 1944 ĝis 1990, la urbo estis sub soveta regado. La urbo havis la nomon (1952-88) „Kingissepa“ laŭ la bolŝeviko Viktor Kingissepp, kiu naskiĝis tie.
Kuressaare estis en 1990 la unua urbo de Estonio, kiu reakiris la rajton por la komunuma memadministrado.