Saltu al enhavo

Konzolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komplekse ornamita klasik-stila ŝtona konzolo eltenas balkonojn de konstruaĵo en Indianapolis.

En arkitekturo konzolo estas struktura peco el ŝtono, lignometalo elstaranta de muro por porti supran pezon, specon de krampo.[1] Konzolo estas solida peco el materialo en la muro, dum apogkonzolo estas peco aplikita al la strukturo. La tekniko de konzolo, el kiuj vicoj profunde metitaj ene de muro eltenas elstaran muron aŭ parapeton, estis uzita ekde Neolitaj tempoj. Ĝi estas ofta en Mezepoka arkitekturo kaj en la skota baronia stilo same kiel en la Klasika arkitektura vortprovizo, kiel ekzemple la modiliono de korinta kornico kaj en antikva ĉina arkitekturo.

Laŭ Francisko Azorín konzolo estas elstarebla subportilo fiksita al muro. Ornama meblo metita ĉe muro por subporti vazon, statuon, k.c.[2] Li indikas etimologion el la latina cum + solidus (kun formigo). Kaj li aldonas la terminon renversita konzolo.[3]

Pliaj signifoj

[redakti | redakti fonton]

Laŭ vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV),[4] tamen ankoraŭ estas du pliaj signifoj:

2-e temas pri ornama meblo, metita ĉe muro kaj destinita subporti vazojn, kalikojn, statuetojn kaj simile, kaj
3-e temas pri elektronika aparato, destinita al preciza komputila uzo: ekzemplo estas ludkonzolo, kies unua celo estas uzi videoludojn

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Oxford English Dictionary Second Edition on CD-ROM (v. 4.0). Oxford University Press, 2009
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 117.
  3. Azorín, samloke.
  4. artikolo konzolo kun ĉiuj tri diferencitaj signifoj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]