Koncentrejo Deir ez-Zor
Koncentrejo Deir ez-Zor estis la granda murdejo por armenoj, en centro de la siria dezerto, kien oni pelis dekmilojn da armenaj rifuĝintoj en morta marŝo dum la armena genocido. La usona vic-konsulo en Aleppo, Jesse B. Jackson, ĉirkaŭkalkuis nombron de la armenaj rifuĝintoj je 150.000.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiuj armenoj, kiuj travivis la genocidon de 1915-1916 en Anatolio, estis pelitaj – sen akvo kaj manĝaĵo - en du direktojn- aŭ al Damasko, aŭ preter la Eŭfrato al Deir ez-Zor. Dum la frua periodo de la masakroj, oni koncentrigis 30,000 armenojn en diversaj kampadejoj ekster la urbo Deir ez-Zor, sub protekto de araba guberniestro Ali Suad Bej. Iom poste la Otomana imperio decidis anstataŭigi lin per Zeki Bej, kiu estis konata pro siaj krueleco kaj barbareco. Kiam la rifuĝintoj – ankaŭ virinoj kaj infanoj – alvenis en Deir ez-Zor, ili kuiris herbojn, manĝis mortintajn birdojn kaj ili devis vivi sub la ĉielo. Ili mizermortis aŭ murdis ilin kruelaj gardistoj. Nur eta grupo sukcesis eskapi per sekreta protektado de amikaj araboj el vilaĝoj de norda Sirio.
Memoro
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo Margadeh (88 km de Deir ez-Zor), armena kapelo estas dediĉita al masakro dum la genocido.