Kolumbia Montaro
Aspekto
Kolumbia Montaro | |
---|---|
Suda Brit-Kolumbio k Nord-okcidenta Usono: la Kolumbia Montaro kuŝas oriente de la Okanagan-Altaĵo, Ŝusvap-Altaĵo kaj Kesnel-Altaĵo, okcidente de la Rok-montara Tranĉeo kaj norde de Montaro Salish kaj Montaro Cabinet. | |
montara sistemo [+] | |
Supermara alteco | 3 519 m [+] |
Koordinatoj | 51° 39′ N, 117° 52′ U (mapo)51.6567-117.868Koordinatoj: 51° 39′ N, 117° 52′ U (mapo) |
Plej alta punkto | Mount Sir Sandford [+] |
Akvokolektejo | 135 952 km² (13 595 200 ha) [+] |
Areo | 135 952 km² (13 595 200 ha) [+] |
Materialo | metamorfa petro [+] |
Kolumbia Montaro | |
Vikimedia Komunejo: Columbia Mountains [+] | |
La Kolumbia Montaro (angle Columbia Mountains; 50° 45' N; 118° 41' W) estas montaro en Brita Kolumbio (Kanado) kaj parte en Montano, Idaho, kaj Vaŝingtonio (Usono). La montaro etendiĝas sur 135.952 km². Oriente de la montaro estas la Rok-montara Tranĉeo, sude estas la rivero Kootenai, kaj okcidente estas la rando de la Enlanda Altebenaĵo. Sepdek kvin procentoj de la montaro lokiĝas en Kanado kaj la restantaj dudek kvin procentoj estas en Usono. La plej alta monto en la montaro estas Monto Sir Sanford kiu havas altecon de 3519 m.
Montaroj
[redakti | redakti fonton]La Kolumbia Montaro konsistas el la sekvaj kvar grandaj montaroj:
- Montaro Cariboo
- Montaro Monashee
- Montaro Selkirk
- Montaro Purcell (Montaro Percell en Usono)
Montoj
[redakti | redakti fonton]La sekvaj estas dek plej altaj montoj en la Kolumbia Montaro [1]:
- Monto Sir Sandford (3519 m) (Montaro Selkirk)
- Monto Sir Wilfrid Laurier (3516 m) (Montaro Cariboo)
- Monto Farnham (3493 m) (Montaro Purcell)
- Monto Jumbo (3437 m) (Montaro Purcell)
- Howser Spire (3412 m) (Montaro Purcell)
- Monto Delphine (3406 m) (Montaro Purcell)
- Monto Sir John Abbott (3398 m) (Montaro Cariboo)
- Monto Hammond (3387 m) (Montaro Purcell)
- Monto Dawson (3377 m) (Montaro Selkirk)
- Eyebrow Peak (3362 m) (Montaro Purcell)
Montopasejoj
[redakti | redakti fonton]La sekvaj montopasejoj troviĝas ene aŭ rande de la Kolumbia Montaro.
- Montopasejo Cedarside (riveroj Frejzero kaj Kolumbio, 800m)
- Canal Flats (riveroj Kolumbio kaj Kootenay)
- Montopasejo Rogers (inter Revelstoke kaj Golden)
- Montopasejo Kootenay (inter Trail kaj Creston)
- Agla Pasejo (inter Revelstoke kaj Sicamous)
- Montopasejo Monashee (sur Provinca ŝoseo 6 (Brita Kolumbio))
- Montopasejo Bonanza (inter Nakusp kaj Nova Denvero)
- Mirtela Pasejo (inter Christina Lake kaj Castlegar/Rossland)