Klemento la 11-a
Klemento la 11-a | ||
---|---|---|
243-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Giovanni Francesco Albani | |
Pontifiko | de 23-a de novembro 1700 | |
ĝis 19-a de marto 1721 | ||
Antaŭulo | Inocento la 12-a | |
Sekvanto | Inocento la 13-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-a de julio 1649 en Urbino, Markio, Papa ŝtato | |
Morto | 19-a de marto 1721 en Romo, Papa Ŝtato | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato [#] | |
Lingvoj | itala lingvo • latina lingvo [#] | |
Subskribo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Klemento la 11-a (latine Clemens Undecimus, naskonome Giovanni Francesco Albani) estis papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1700. Li oficis ĝis sia morto la 19-an de marto 1721, dum ekzakte 23 monatoj kaj 27 tagoj. Sume temis pri la 342-a papo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Albani iĝis sub papo Inocento la 11-a sekretario de la brevoj, en 1690 kardinalo-diakono kaj en la 23.11.1700 finfine papo. Ĉar li favoris dum la Hispana tronheredmilito Francujon, Jozefo okupigis en 1706 Parmon kaj Piacenza kie estis reginta la Roma kurio. En 1708 li minacis militi kontraŭ Romo kaj okupi ĝin. Tiam la papo cesis al la superpovo kaj akceptis en la 15.1.1709 la regadon de Karolo la 3-a (Hispanio).
Post la Packontrakto de Utrecht (1713) la papo ekkonfliktis kun Viktoro Amadeo de Savojo kiun li ne akceptis kiel reganto de Sicilio sed ankaŭ kun ties malamiko Filipo la 5-a (Hispanio) - tamen ĉiam sen sukcesoj veraj: ĉe la packontrakto de 1720, kiam Sicilio iĝis imperiestra, la feŭdaj rajtoj de la Papa ŝtato ne estis observataj. Senkonsekvenca estis ankaŭ en 1701 la proesto de la papo kontraŭ la plialtrangigo de la elektisto de Brandenburg je reĝo. En la kvereloj pri jansenismo papo Pio konfirmis la kondamnon de la kvin frazoj de Jansen per la buleo Vineam Domini Sabaoth (1705); en 1713 li krome kondamnis per la buleo Unigenitus 101 frazojn de Quesnel.
La papo meritis pri la subteno de artoj kaj sciencoj. Li ekz. pliriĉigis la Vatikanan bibliotekon per orientalaj manuskriptoj kaj starigis en Bologna akademion pri artoj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 186-188, kio legeblas tie ĉi interrete.