Kisvejke
Kisvejke [kiŝvejke] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Bonyhád. La historia nomo estis Magyarvejke (=hungara vejke). Kis signifas malgranda kaj faras diferencon de la proksima Nagyvejke (=granda vejke), vejke ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 11 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.3809/18.4144
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 7183
- Telefonprefikso: 74
Situo
[redakti | redakti fonton]Kisvejke situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Szekszárd troviĝas 28, Dombóvár 25, Bonyhád 16 kilometrojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi loko estis loĝata dum la bronzepoko. En la 14-a jarcento la kampoj apartenis al la reĝo. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis. Post la turka erao germanoj refondis la vilaĝon. Iliaj posteuloj estis deportitaj post la 2-a mondmilito al Germanio.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj kaj ciganoj, migra poŝto.