Kisharsány
Aspekto
Kisharsány [kiŝharŝAnj] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós. Kis signifas en la loknomo: malgranda.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 13 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.8611/18.3671
- Loĝantaro: 560
- Poŝtkodo: 7800
- Telefonprefikso: 72
Situo
[redakti | redakti fonton]Kisharsány situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Siklós troviĝas 6, Villány 9, Kozármisleny 24, Pécs 34, Budapeŝto 234 km-ojn [1][rompita ligilo].
Historio
[redakti | redakti fonton]Vilaĝo Harsány menciiĝis unuafoje en 1235. Post la tatara invado sur la proksima monto fortikaĵo konstruiĝis. En 1334 departementa kunsido okazis tie. Inter 1918-1921 la serboj okupis Kisharsány-on. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, vendejo, bakejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana klasikisma preĝejo de 1842
- katolika kapelo omaĝe al Senmakula Koro de Dipatrino de 1961
- vinkeloj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Kisharsány naskiĝis: