Kifaja
Aspekto
Kifaja | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 2004 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Kifaja (sufiĉe en egipta araba[1]) estis la kromnomo de egipta movado por demokratiiĝo, kiu stariĝis dum la prezidenteco de Hosni Mubarak kaj antaŭ la Egipta revolucio dum la araba printempo.
Kifaja estis fondita en 2004 kaj havas radikojn en egiptaj komitatoj de solidareco kun la dua intifado, kiu okazis en 2000. Kifaja estis koalicio formita el pluraj ideologiaj grupoj, i.a. Naseristoj, Islamistoj, Liberaluloj, Marksistoj kaj Laikistoj. Gravaj membroj estis interalie George Ishaq kaj Abdel-Halim Qandil.