Saltu al enhavo

Karanac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karanac
settlement (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 31300
Demografio
Loĝantaro 658  (2021) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 46′ N, 18° 41′ O (mapo)45.76118.684Koordinatoj: 45° 46′ N, 18° 41′ O (mapo) [+]
Areo 24,2 km² (2 420 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Karanac (Kroatio)
Karanac (Kroatio)
DEC
Situo de Karanac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Karanac [+]
vdr

Karanac, hungare Karancs estas vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Kneževi Vinogradi.

La komunumo situas sub piedo de monto, laŭ ĉefvojo Beli Manastir-Sombor.

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, interalie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 loĝis en Karanac 1.466 da homoj, (serboj 551 (38 %), kroatoj 432 (30 %), hungaroj 289 (20 %), jugoslavianoj 108 (7 %)).

En la iama Karancs naskiĝis hungara arkitekto Andor Weininger.