Saltu al enhavo

Kara Mustafa

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kara Mustafa
Kara Mustafa, Granda Veziro
Kara Mustafa, Granda Veziro
Persona informo
Naskiĝo 1634
en Merzifon
Morto 25-an de decembro 1683 (1683-12-25)
en Beogrado
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Ligature strangulation (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Edirne Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj Osmanida turka vd
Ŝtataneco Otomana Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Köprülü family vd
Parencoj Köprülü Mehmed Pasha (en) Traduki (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto
politikisto
militestro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Militaj aferoj kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Otomana Imperio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La mortigo de Kara Mustafa, la 25-a decembro 1683.

Kara Mustafa Paŝao (1634 en Marınca ĉe Merzifon, Eyâlet Sivas; 25-an de decembro 1683 en Belgrado) estis dum la regtempo de la sultano Mehmed la 4-a veziro de la Otomana Imperio kaj ĉefkomandanto dum la dua konkerado de Vieno.[1]

Frua vivo kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Kara Mustafa estas la adoptita filo de la veziro Mehmed Köprülü. En 1658 li partoprenis en milito kontraŭ György Rákóczi la 1-a la princo de Transilvanio. En la jaro 1960 li iğis la Beylerbey (princreganto) kaj 1667 post la morto de lia adopta frato Ahmed Köprülü li mem iĝis veziro por la sultano Mehmed la 4-a. [2]

Batalo dum la dua konkerado de Vieno

[redakti | redakti fonton]
Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski sendas la mesaĝon pri la venko en la Batalo de Vieno al la Papo Inocento la 11-a, pentraĵo de Jan Matejko (en la Vatikana Muzeo)

En 1678 li estis petita de la kontraŭhabsburga grafo Imre Thököly ĉu li partoprenu la batalon kontraŭ la Habsburgoj. Li konsentis kun la espero ricevi postenon kiel loka reganto. Post la sukcesa konkerado de Transilvanio ili decidis daŭrigi la 6-an de aŭgusto 1682 la batalon kontraŭ Leopoldo la 1-a kaj en 1683 ili komencis la konkeradon de Vieno. La timigita imperiestro Leopoldo la 1-a forlasis la landon kaj venigis la polan kompensmilitistaron gvidita de Jan la 3-a Sobieski, kiu defendis la 12-an de septembro 1683 Vienon kontraŭ la osmana militistaro de Kara Mustafa en la tiel nomata Batalo de Vieno (vidu la apudan pentraĵon).

Pro la granda simbola malvenko li estis mortigita la 25-an de decembro 1683 en Belgrado fare de la komandantaro de la sultano Mehmed la 4-a veziro de la Otomana Imperio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]