Kampanjo de Salomonoj
La Kampanjo de Salomonoj estis grava kampanjo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. La kampanjo komenciĝis per japanaj surteriĝoj kaj okupado de kelkaj areoj en la Britaj Salomonoj kaj en Bougainville, en la Teritorio de Nov-Gvineo, dum la unuaj ses monatoj de 1942. La japanoj okupis tiujn lokojn kaj komencis la konstruadon de kelkaj ŝip- kaj aviadil-bazoj kun la celoj protekti la flankon de la japana ofensivo en Nov-Gvineo, establante sekurecan barieron por la ĉefa japana bazo en Rabaul en Nova Britio, kaj havigante bazojn por malhelpi liveradon inter la potencoj de Aliancanoj de Usono, Aŭstralio kaj Novzelando.
La Aliancanoj, por defendi sian komunikajn kaj liverigajn liniojn en Suda Pacifiko, subtenis kontraŭofensivon en Nov-Gvineo, izoligis la japanan bazon en Rabaul, kaj kontraŭatakis la japanojn en la Salomonoj pere de surteriĝoj en Guadalcanal (vidu artikolon Kampanjo de Guadalcanal) kaj en malgrandaj najbaraj insuloj en la 7a de Aŭgusto 1942. Tiuj surteriĝoj iniciatis serion de kombin-armaj bataloj inter ambaŭ kontraŭantoj, dekomence per la surteriĝo en Guadalcanal kaj plue per kelkaj bataloj en centraj kaj nordaj Salomonoj, en kaj ĉirkaŭ la insuloj Nov-Georgio kaj Bougainville.
Per eroda kampanjo luktita surtere, surmare kaj en aero, la Aliancanoj elĉerpis la japanojn, okazigante neanstataŭeblajn perdojn en la japanaj militistaj havaĵoj. La Aliancanoj rekaptis kelkajn el la Salomonoj (kvankam la rezistado pluis ĝis la fino de la milito), kaj ili ankaŭ izoligis kaj neŭtraligis kelkajn japanajn poziciojn, kiuj estis poste preterpasitaj. La Kampanjo de Salomonoj poste kunverĝis en la Kampanjo de Nov-Gvineo.
Bataloj
[redakti | redakti fonton]- Batalo ĉe insulo Rennell
- Batalo ĉe insulo Savo
- Batalo ĉe insuloj Santa Cruz
- Batalo ĉe kabo Espero
- Batalo ĉe Kabo Sankta Georgo
- Batalo ĉe Tassafaronga
- Batalo de Guadalcanal
- Batalo de Kolombangara
- Batalo de Orientaj Salomonoj
- Batalo de Vella Lavella
- Batalo en Golfo de Imperiestrino Auguste
- Batalo en golfo Kula
- Marbatalo de Vella Lavella
- Konfliktoj en 1942
- Konfliktoj en 1943
- Konfliktoj en 1944
- Konfliktoj en 1945
- Bataloj kaj operacoj de Japanio dum la Dua Mondmilito
- Bataloj kaj operacoj de Usono dum la Dua Mondmilito
- Bataloj kaj operacoj de Aŭstralio dum la Dua Mondmilito
- Kampanjoj, operacoj kaj bataloj de Britio dum la Dua Mondmilito
- Bataloj kaj operacoj de la Salomonoj dum la Dua Mondmilito