K. R. Narayanan
K. R. Narayanan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
കോച്ചേരില് രാമന് നാരായണന | |||||
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1920 en Uzhavoor | ||||
Morto | 9-an de novembro 2005 (85-jaraĝa) en Nov-Delhio | ||||
Mortis per | Pneŭmonito vd | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Lingvoj | malajala vd | ||||
Ŝtataneco | Barato (1950–) Dominio de Barato (1947–1950) Brita Raĝo (–1947) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Keralo Londona Lernejo de Ekonomiko University College Thiruvananthapuram (en) vd | ||||
Partio | Barata Nacia Kongreso vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Usha Narayanan (en) vd | ||||
Infanoj | Chitra Narayanan (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto diplomato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kocheril Raman Narayanan (hindie कोचेरिल रामन नारायनन; malajale കോച്ചേരില് രാമന് നാരായണന്; la 27-an de novembro 1920 - la 9-an de novembro 2005) estis la deka prezidanto de Barato, la unua en tiu posteno de ŝtatestro kiu devenas de la pli malalta klaso de Dalitoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Junaĝe li gajnis stipendion subvenciitan de la registaro. Post diplomiĝo ĉe la Universitato de Keralo, li laboris kiel ĵurnalisto por The Hindu (1944-1945) kaj Times of India (en 1945). Baldaŭ li gajnis alian stipendion kaj forlasis Hindion por studi en la Londona lernejo de Ekonomiko, kie li gajnis unuaklasajn akademiajn honorojn.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li komencis sian politikan karieron en Barato kiel membro de la barata Eksterlanda Servo dum la administrado de Jawaharlal Nehru. Li ankaŭ funkciis kiel la ambasadoro de Barato al Japanio, Britio, Tajlando, Turkio, Ĉinio kaj Usono kaj estis priskribita fare de Nehru kiel "la plej bona diplomato en la lando" [1]. Li estis elektita kiel la Vicprezidanto la 21an de aŭgusto 1992 kaj daŭriĝis por iĝi la Prezidanto de Barato en 1997 [2].
Biografioj
[redakti | redakti fonton]- Sita Ram Sharma: K. R. Narayanan: Just the President of India, Sublime Publications, 1998. (ISBN 8185809232)
- Darshan Singh: K. R. Narayanan: A journey from Uzhavoor to Raisina Hills, United Children's Movement, 1999.
- Eby J. Jose: K.R.Narayanan Bharathathinte Suryathejassu, It is written in Malayalam, in the mother tongue of K.R. Narayanan, published by Jeevan Books, Bharananganam, 2006
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Manmohan Singh: Condolence message Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine. Retrieved 24 February 2006.
- ↑ "Shri K. R. Narayanan, President of India, in Conversation with N. Ram on Doordarshan and All India Radio", 14 August 1998.