Josef Mocker
Aspekto
Josef Mocker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1835 en Cítoliby |
Morto | 16-an de januaro 1899 (63-jaraĝa) en Hradčany |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Lingvoj | ĉeĥa • germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Okupo | |
Okupo | arkitekto dezajnisto konstruestro restorer (en) instruisto |
Verkoj | Church of St. Ludmila |
Josef MOCKER (naskiĝis la 22-an de novembro 1835 en Citoliby u Loun – mortis la 15-an de novembro 1899 en Prago) estis ĉeĥa arkitekto kaj konstruisto-restaŭristo.
Mocker estis adepto de pseŭdogotika purisma tendenco kaj en tiu ĉi spirito li konceptigis ankaŭ siajn konstruaĵojn. Same li procedis ĉe restaŭraj laboroj, tiel ke al ĉiuj li donis unuecigan aspekton de la arkitekturo de la dua duono de la 14-a jarcento. Li estis foje kritikata pro ne tro sentema respekto de la origina aspekto de la konstruaĵoj.
Tamen kun spuroj de lia agado eblas renkontiĝi en multaj memorindaj lokoj de la tuta Ĉeĥio kaj multajn konatajn historiajn memorindaĵojn oni ne plu plu kapablas imagi en aspekto antaŭ lia idealiga interveno.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Novaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de Sankta Ludmila en Prago-Vinohrady
-
Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Prago-Vyšehrad
-
Kripto de Schwarzenberg en Třeboň
Restaŭraj verkoj
[redakti | redakti fonton]-
Burgo Karlštejn
-
Burgo Křivoklát
-
Katedralo de Sankta Vito en Prago
-
Pulvoturo en Prago