Johano la 1-a (papo)
Aspekto
Johano la 1-a | ||
---|---|---|
53-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | nekonata | |
Pontifiko | de la 15-a de aŭgusto 523 | |
ĝis la 18-a de majo 526 | ||
Antaŭulo | Hormisdaso | |
Sekvanto | Felikso la 4-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 470 en Toskanio, Itala duoninsulo | |
Morto | la 18-an de majo 526 en Raveno | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Johano la 1-a, latine Ioannes I, (naskiĝis nekonatan daton ĉ. la jaro 470 en Toskanio, Itala duoninsulo kaj mortis la 18-an de majo 526 en Raveno) estis papo ekde 523 ĝis sia morto. Kiam Johano papiĝis li jam estis tre maljuna kaj malsana, sed li estis la unua papo, kiu vojaĝis al Konstantinopolo. Tie li iris kiel ambasadoro de reĝo Teodoriko por peti al imperiestro Justino la 1-a la nuligon de dekreto kontraŭ arianismo. Teodoriko suspektis ke la papo kaj la imperiestro kuniĝis kontraŭ li. Tiel post la reveno de Johano la reĝo arestis lin en Raveno kaj eble mortigis lin tie.