Jerry Bock
Jerry Bock | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Jerrold Lewis Bock |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1928 en New Haven |
Morto | 3-an de novembro 2010 (81-jaraĝa) en Mount Kisco |
Ĝenroj | muzikalo |
Persona informo | |
Naskonomo | Jerrold Lewis Bock |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Viskonsino ĉe Madison Flushing High School (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantoverkisto |
Verkoj | If I Were a Rich Man Violonisto sur la tegmento She Loves Me |
Jerrold Lewis Bock, kutime nomata Jerry Bock (naskiĝis la 23-an de novembro 1928 en New Haven, Konektikuto, Usono, mortis la 3-an de novembro de 2010 en Novjorko) estas filmomuzika komponisto.
Li aparte konatiĝis pro la muziko de la muzikalo Violonisto sur la tegmento, bazita je la origine jidlingva libro Tevje la laktovendisto (טבֿיה דער מילכיקער) el 1894 de la rus-juda verkisto Ŝolom Alejĥem, kiu ekde 1964 tre sukcese prezentiĝis en teatro de la fama teatreja bulvardo Broadway de Novjorko (la kroman muzikon en la filma adapto de 1971 aldonis John Williams). Jerry Bock ricevis la premion Tony por la plej bona muzikalo kaj la premion Pulitzer por la plej bona dramo kune kun Sheldon Harnick pro ilia muzikalo Fiorello! de 1959, kaj la premion Tony por plej bona komponisto kaj kantotekstisto pro la muzikalo Violonisto sur la tegmento de 1964.