Jean de La Fontaine
Jean de La Fontaine | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean de La Fontaine | |||||
Naskiĝo | 8-an de julio 1621 en Château-Thierry, Reĝlando Francio | ||||
Morto | 13-an de aprilo 1695 (73-jaraĝa) en Parizo, Reĝlando Francio | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 25 (1817–) 48° 51′ 38″ Nordo 2° 23′ 42″ Oriento / 48.860532 °N, 2.395079 °O (mapo) Museum of French Monuments (en) (1792–1817) Cimetière Saint-Joseph de Paris (en) (1695–1792) Cimetière des Innocents (1695–1792) La Fontaine's tomb (en) vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | College of Juilly (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Charles de la fontaine (en) vd | ||||
Patrino | Françoise Pidoux (en) vd | ||||
Edz(in)o | Marie Héricart (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fablisto verkisto de porinfana literaturo verkisto advokato poeto dramaturgo vd | ||||
Laborkampo | Beletro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jean de LA FONTAINE (Lafonteno en PIV) (naskiĝis la 8-an de julio, 1621, mortis la 13-an de aprilo, 1695) estis franca poeto.
Naskiĝinte en Château-Thierry, Ĉampanjo, li studis teologion kaj juron en Reims. Ekde 1658 li vivis en Parizo. En la jaro 1684 li iĝis membro de la Académie française. Li estis protektita (en tiuj tempoj, kiam ne ekzistis aŭtortantiemojn, verkistoj bezonis ricevi pensionon de nobeluloj aŭ reĝoj) de la fama financisto kaj unua ministro pri financoj de la reĝo Ludoviko la 14-a, Nicolas Fouquet. Kiam tiu estis arestita, juĝata kaj malliberigita por la tutan vivon, li estis unu el la raraj, kiuj fidelis al li.
El lia verkaro plej famas la fabloj. Tiuj fabloj (krom tre malmultaj esceptoj) estas reverkado de malnovaj fabloj de Ezopo (antikva helenio), Fedro (romia latino), Abstemius (mezepoko), Pilpaj (Hindio) kaj aliaj. Sed preskaŭ ĉiam en pli trafa densa lerta formo. Li majstris en la arto versigi per versoj kies ĉiamŝanĝanta longeco esprimis efektojn de la rakonto aŭ dialogoj. Inter la multaj, kiuj ilustris ilin la plej fama restas la pentristo kaj grafikisto Gustave Doré.
La plej ofta moralo de ties fabloj estas, ke en vivo la plej potencaj ĉiam "pravas" eĉ senprave, ke nur singardo, ruzo, leĝo de l'plej forta, regas la mondon. Fakte oni ne miskomprenu: li ne estis cinika (male, li estis bona amiko kaj sentema, kaj amis la bestojn, sinteno rara liatempe) sed klarvida kaj amara. Malfeliĉe liaj moraloj plu pravas nuntempe tiom bone kiom liatempe!
La fabloj de La Fontaine iĝis rapide -kaj plu estas nun- baza instrumaterialo en la francaj lernejoj. Multaj francoj scias parkere almenaŭ unu inter ili.
Jean de La Fontaine mortis en Parizo.
La Korvo kaj la Vulpo
[redakti | redakti fonton]
|
La Cikado kaj la Formiko
[redakti | redakti fonton]
|
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Adonis (1658)
- Elégie aux nymphes de Vaux (poezio, 1662)
- Contes et nouvelles en vers (5 vol., 1664-1674)
- Fables (fabloj, 1668-1694)
- Les amours de Psyché et de Cupidon (romano, 1669)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Elektitaj fabloj de J. de la Fontaine / esperantigitaj de G. Vaillant. - Paris: Hachette, 1904. - 64 p. (2-a eld. 1906)
- Fabloj / Trad. de Lucien Jacques Thevenin. - Lyon: "Kompreni", [1948]. - 82 p.
- Fabloj / Trad. de Lucien Thèvenin. - 2. eld. - Paris: UFE, 1996. - 84 p.
- La korvo kaj vulpo; La rano kaj la bovo. - En: Nova antologio. - 2-a eld. - Warszawa: Pola Esperanto-Asocio, 1965. - p. 24-26
- Rano kaj bovo; Korvo kaj vulpo; Cikado kaj formiko. - En: El Parnaso de Popoloj: poemaro. - Varsovio, 1913 (Represo: Saarbrücken: Iltis, 1983). - p. 40-43
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fabloj en Esperanto Arkivigite je 2005-05-23 per la retarkivo Wayback Machine
- www.musee-jean-de-la-fontaine.fr Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine