Jacques René Hébert
Aspekto
Jacques René Hébert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1757 en Alençon |
Morto | 24-an de marto 1794 (36-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | Senkapigo |
Tombo | Errancis Cemetery (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto redaktisto politikisto verkisto |
Jacques René HÉBERT (naskiĝis la 15-an de novembro 1757 en Alençon, mortis la 24-an de marto 1794 en Parizo) estis franca ĵurnalisto kaj politikisto.
Li fondis en 1790 Le Père Duchesne la gazeton de la revoluciaj ekstremuloj. Li partoprenis en la faligo de la monarĥio en 1792 rolante kiel publika akuzisto kaj de la Ĝirondanoj en 1793. Kun siaj partizanoj la hebertistoj (Chaumette, Chabot, Collot d'Herbois, kaj aliaj) li forte influis la Klubon de la Cordeliers kaj la Parizan Komunumon. Robespiero, kies "moderecon" li estis denuncita, arestigis lin kaj liajn partizanojn kaj ekzekutigis lin.