Saltu al enhavo

József Batthyány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Batthyány
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1727 (1727-01-30)
en Vieno
Morto 23-an de oktobro 1799 (1799-10-23) (72-jaraĝa)
en Bratislavo
Tombo Katedralo de Marteno de Tours Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Lajos Ernő Batthyány Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika episkopo (1759–)
katolika sacerdoto (1751–)
romkatolika diakono (1751–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Grafo József Batthyány [jOĵef BatjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ plena nomo Batthyány József Félix János Nepomuk Ádám estis hungara pastro, kardinalo, primaso, episkopo, kanoniko, preposto, mecenato. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári.

Skulptaĵo pri József Batthyány
Primasa palaco en Bratislavo

József Batthyány [1] naskiĝis la 30-an de januaro 1727 en Vieno. Li mortis la 23-an de oktobro 1799 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

József Batthyány frekventis gimnazion en Kőszeg, poste li lernis juron, filozofion kaj teologion en Nagyszombat. Li ricevis la pastran rangon kanoniko en 1752 en Esztergom, post 3 jaroj preposto en Pozsony, en 1759 dekano de Bars, en 1759 episkopo de Transilvanio, en 1760 ĉefepiskopo de Kalocsa, en 1776 primaso de Esztergom, post 2 jaroj kardinalo. Inter 1778-1781 li konstruigis primasan palacon en Pozsony, kiu estas elstara konstruaĵo de la tiutempa Hungarujo. En 1790 li malfermis la hungaran parlamenton hungarlingve.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Panegyricus divo Ladislao regi Hungariae apostolico dictus… (1746)
  • Exercitatio academica de conciliis altero juris eclesiastici fonte… (1757)
  • Sermo dum pallium archiepiscopale suscepit… (1776, ankaŭ hungare)
  • Kanzelrede… (1783)
  • Egyéb országgyűlési beszédei (Ceteraj parlamentaj paroladoj), (1795)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]