János Szidarovszky
Aspekto
János Szidarovszky [jAnoŝ sidarovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szidarovszky János estis hungara lingvisto, latina filologo, profesoro, instruisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1935).
János Szidarovszky [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1881 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de decembro 1947 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Szidarovszky akiris diplomon en 1904, poste diplomon pri instruado en 1905 en Budapeŝto. Li ekinstruis en provinco en 1905, inter 1914 – 1920 li jam instruis en gimnazio en Budapeŝto. Inter 1924 – 1941 li instruis en Universitato Pázmány Péter en Budapeŝto, krome li instruis en la porinstruista lernejo. Li okupiĝis precipe pri hindoeŭropaj lingvoj.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Az indogermán mellékmondatok kötőszavai (1925)
- Nyelvtani apróságok (1927)
- A görög – r/nt – tövek (1931)
- A görög és latin nyelv hang- és alaktana (1932 – 35)