István Jónyer
István Jónyer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1950 (74-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | tablotenisisto |
István Jónyer [iŝtvAn jOnjer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jónyer István estis hungara tablotenisisto, kvarfoja mondĉampiono, trejnisto. Lia familia nomvarianto estis Jónyér.
István Jónyer[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1950 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Jónyer post pluraj sportoj en sia aĝo 13 li komencis lerni tablotenison en Budapeŝto. Inter 1970-1984 li estis tablotenisisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 33-foje inter 1967-1982 unuoble, virduope aŭ variduoble. Li estis la unua en mondĉampionumoj kvarfoje unuoble, virduoble aŭ teame en la 1970-aj jaroj, krome en eŭropaj ĉampionumoj same kvarfoje li estis la unua inter 1972-1982. Li finis sian aktivan amatoran sportan karieron en 1984, poste li estis profesia en Aŭstrio kaj Okcidenta Germanio.
István Jónyer edziĝis en 1971, lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1994-2022.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM35489 hungarlingva datenaro de muzeo