Ilija
Ilija | |||
hungare: Illés, germane: Sankt Egidien bei Schemnitz | |||
municipo | |||
Romkatolika preĝejo en Ilija
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Ilija | |||
Ŝtato | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | ||
Distrikto | Distrikto Banská Štiavnica | ||
Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
Parto de | Pohronie | ||
Montaro | Štiavnické vrchy | ||
Memorindaĵo | Sitno burgo | ||
Situo | Ilija | ||
- alteco | 497 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 26′ 00″ N 18° 53′ 58″ O / 48.43333 °N, 18.89944 °O (mapo) | ||
Areo | 10,633152 km² (1 063,32 ha) | ||
Loĝantaro | 322 (31.12.2010) | ||
Denseco | 30,28 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1266 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 969 01 | ||
Telefona antaŭkodo | +421 45 | ||
Aŭtokodoj | BS | ||
NUTS | 516856 | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |||
Vikimedia Komunejo: Ilija | |||
Retpaĝo: www.ilija.ocu.sk | |||
Portalo pri Slovakio |
Ilija, hungare Illés [ilEŝ], germane Sankt Egidien bei Schemnitz estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ilija situas laŭ traira flankovojo. Banská Štiavnica troviĝas je 4 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la frua bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1266 en latina formo "Sanct Egid". Tiutempe fortikaĵo nomata Szitnya [sitnja] konstruiĝis por defendi la regionajn minejojn. En la 16-a jarcento la fortikaĵestro estis fifama rabisto. Fine en 1547 la Habsburgoj okupis ĝin. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la fortikaĵo detruiĝis. En 1828 loĝis en la setlejo 355 vilaĝanoj en 59 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Illia, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Illés 606 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Korpona, poste jam kiel Krupina al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Sankta Egidio el la 13-a jarcento
- ruinoj de iam impona fortikaĵo sur montopinto 1009 m-ojn alta