Ildikó Enyedi
Ildikó Enyedi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1955 (69-jaraĝa) en Budapeŝto, Hungara Popola Respubliko |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1979–1984) Universitato Corvinus de Budapeŝto (1975–1978) |
Familio | |
Patro | György Enyedi (geografo) |
Edz(in)o | Wilhelm Droste (en) (1989–) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro lektoro scenaristo reĝisoro |
Verkoj | My 20th Century On Body and Soul |
Ildikó ENYEDI [enjedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Enyedi Ildikó estas hungara reĝisoro, scenaristo, pedagogo pri filmoj.
Ildikó Enyedi [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ildikó Enyedi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi studis en la Universitato de Montpellier en la studjaro 1974. Inter 1975–1978 ŝi studis en Ekonomia Universitato Károly Marx, inter 1979–1984 en Teatra kaj Filma Altlernejo, sed ŝi ne akiris diplomon. Inter 1978–1984 ŝi estis membro en arta grupo, poste ŝi laboris en hungara produktejo pri filmoj. Ekde 1989 ŝi instruas en la menciita altlernejo, kie ŝi doktoriĝis en 2011. En 1990 ŝi fondis propran firmaon. Ŝi havas germanan edzon, ŝi naskis filinon en 1990. Ŝi ricevis diversajn premiojn inter 1989-2002.
Ŝiaj elektitaj filmaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- A néző (1981)
- Az én XX. századom (1989) - ankaŭ scenaristo
- Bűvös vadász (1994) - ankaŭ scenaristo
- Simon mágus (1998) - ankaŭ scenaristo
- Első szerelem (2008) - ankaŭ scenaristo
- Terápia (2012) - televizia serio
Ŝiaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- germanlingva biografio Arkivigite je 2016-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-09-14 per la retarkivo Wayback Machine