Idar-Oberstein
Idar-Oberstein - prononco [I:da O:baŝtajn] - estas urbo en la distrikto Birkenfeld en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, Germanio. Ĝi situas ĉe la rivero Nahe kaj apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"]. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 28 851 loĝantojn sur areo de 91,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 318 loĝantoj/km².
La urbo estas fama pro la gemoj, kiujn oni trovis en la regiono. Nuntempe ĝi estas grava centro de la komerco kaj esplorado pri gemoj; situas en ĝi ankaŭ la Germana Gema Muzeo (Deutsches Edelsteinmuseum).
La ĉefa vidindaĵo de la urbo estas la Felsenkirche (Roka Preĝejo), kiun oni konstruis en 1482 sur la fundamentoj de kaverna kastelo. Ĝis la jaro 1947 la urbo kaj sia ĉirkaŭaĵo apartenis al la grandduklando kaj poste Libera Ŝtato Oldenburgio en norda Germanio.
Dum printempo 2007 en Idar-Oberstein okazis la 8-a Trilanda Renkontiĝo de Germana Esperanto-Junularo.
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]Interalie partnerurbo estas pola urbo Sosnowiec