Saltu al enhavo

Hveragerði

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hveragerði
komunumo
urbo
komunumo de Islando Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Islando
Poŝtkodo 810
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 316  (2008)
Geografio
Geografia situo 64° 0′ N, 21° 12′ U (mapo)64-21.2Koordinatoj: 64° 0′ N, 21° 12′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Hveragerði (Islando)
Hveragerði (Islando)
DEC
Situo de Hveragerði

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hveragerði [+]
vdr

Hveragerði ([ˈkʰvɛːraˌcɛrðɪ]]) estas komunumo en la sudo de Islando, ĉirkaŭ 40 km oriente de Reykjavík. La formala nomo intertempe estas Hveragerðisbær (Urbo de Hveragerði). Ĝi urbiĝis dum la 20-a jarcento kiam tie fondiĝis la tiama centro de laktproduktejo de la distrikto. En la loko estas varmaj fontoj, kaj pro tio estas multaj vitrodomaj herbkreskejoj en Hveragerði - oni eĉ tie kulturis bananojn.

En Hveragerði fondiĝis la Hortikulturlernejo de Islando, kiu intertempe kuniĝis kun aliaj lernejoj en la Terkulturuniversitato de Islando.