Huaycán
Aspekto
Huaycán | |||
---|---|---|---|
loĝloko vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 160 000 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 5 839 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 1′ S, 76° 50′ U (mapo)-12.013888888889-76.825Koordinatoj: 12° 1′ S, 76° 50′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 27,4 km² (2 740 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Huaycán [+] | |||
Huaycán [ŭajKAN] estas urbo en la Provinco Lima, Peruo, situanta en Distrikto de Ate, ĉirkaŭ 16,5 kilometrojn oriente de Lima.[1][2]
Huaycán ankaŭ estas rimarkinda arkeologia ejo. Ĝi havas pli ol 160 000 loĝantojn.[3]
Lokoj de intereso
[redakti | redakti fonton]- Monumenta Arkeologia Zono Huaycán de Pariachi,[4][5][6][7] antaŭhispana arkeologia centro, konservas specimenojn kaj riĉaĵojn de la konstrua esprimivo de la antikvaj peruanoj. Ĝia enirejo situas en unu el la kurboj de Avenuo La Inkaoj, kiu limas al kvartalo El Descanso ekde 1972. La 10-an de oktobro 2000 ĝi estis deklarita Kultura Heredaĵo de la Nacio, kio plifortigas la netuŝeblecon de la areoj, ĝia vera nomo estas Huaycán de Pariachi Arkeologia Monumenta Komplekso.
- Katedralo San Andreo de Huaycán, fondita en la naŭdekaj jaroj, situas en la nuna Civita Centro de Huaycán, ĝi estas la plej alta reprezento de katolikismo en la Orienta Konuso kaj la titulara sidejo de la episkopo de la Diocezo de Chosica.
- Hospitalo de Huaycán, unue ĝi estis sanloko kreita en septembro 1984, poste la 31-an de julio 2003 per Ministeria Rezolucio n-ro 0868-2003-SA / DM la Sancentro estis altigita al la kategorio de Malalta Komplekseca Hospitalo I.
- Parque Industrial de Huaycán, fondita en 1998, situas maldekstre de la rivereto venanta de la Centra Aŭtovojo tra Avenuo Andrés Avelino Cáceres, koncentras la produkteman disvolviĝon de kvin grandaj ekonomiaj sektoroj, metal-mekanika, ligno, teksaĵoj, piedvestoj kaj metioj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Arkeologia ejo Huaycán de Pariachi
-
Kampanjo en la lernejoj de Huaycán
-
Monumento al eksurbestro Alfonso Barrantes
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Historia de Huaycán. es.scribd.com. Konsultita la 28-a de februaro de 2021.
- ↑ «LA VIOLENCIA EN HUAYCÁN» Comisión de la Verdad y Reconciliación. cverdad.org.pe. Konsultita la 28-a de februaro de 2021.
- ↑ Congreso aprueba creación del distrito de Huaycán. larepublica.pe. Konsultita la 28-a de februaro de 2021.
- ↑ Ministerio de Cultura inicia proceso de Puesta en valor del complejo Huaycán de Pariachi. qhapaqnan.cultura.pe. Konsultita la 28-a de februaro de 2021.
- ↑ Ministerio de Cultura pone en valor el complejo Huaycán de Pariachi Arkivigite je 2018-02-21 per la retarkivo Wayback Machine. Andina.com.pe. Konsultita la 28-a de februaro de 2021.
- ↑ Sitio arqueológico Huaycán de Pariachi. granmuseo.calidda.com.pe. Konsultita la 28-a de februaro de 2021.
- ↑ Zona Arqueológica Huaycán de Pariachi. deperu.com. Konsultita la 28-a de februaro de 2021.