Hotentota kreko
Hotentota kreko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hotentota kreko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas hottentota (Eyton, 1838) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Hotentota kreko (Anas hottentota) estas birdospecio de la grupo de la plaŭdanasoj de la genro Anas.
Ĝi estas simila la la proksimaj parencoj nome la Kapuĉanaso kaj la Punaa anaso, sed male al tiuj kiuj loĝas en Sudameriko, tiu ĉi specio loĝas nur en Afriko, kie ĝi estas migranta specio loĝanta en orienta kaj suda Afriko, el Sudano kaj Etiopio okcidenten al Niĝero kaj Niĝerio kaj sude al Sudafriko kaj Namibio.[1][2] En Okcidenta Afriko kaj Madagaskaro ĝi estas specio de loĝantaj birdoj.
Kiel ĉe la parencaj specioj nome la Kapuĉanaso kaj la Punaa anaso temas pri bruneca anaso kun malhela kapuĉokrono (nome malhelbruna kiel ĉe la Kapuĉanaso) kaj helblua beko kun nigra supra bordo (kiel ĉe la Punaa anaso); la vizaĝo estas sablokolora al helbruneca (ruĝecbruna), dum en brusto kaj flankoj estas malhelbrunaj makuloj. La flugoplumoj estas malhelaj kaj la vosto mallonga.
La Hotentota kreko reproduktiĝas la tutan jaron, depende de la pluvo, kaj vivas en malgrandaj grupoj aŭ paroj. Ili konstruas nestojn super akvo en arbostumpoj kaj uzas vegetalan materialon. La krekidoj elnestiĝas tuj post eloviĝo kaj la patrina zorgo estas limigita al havigo de protektado el predantoj kaj alporto de la idaro al manĝejaj areoj.[3] Tiu specio estas ĉiomanĝanta kaj preferas pli malgrandajn neprofundajn akvejojn.[4]
La Hotentota kreko estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). La statuso de la Hotentota kreko en la IUCN Ruĝa Listo estas Malplej Zorgiga[5].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Clements, J. (2007)
- ↑ "IUCN"
- ↑ "Hottentot Teal Fact Sheet, Lincoln Park Zoo". Arkivita el la originalo je 2011-07-19. Alirita 2011-11-30.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-04. Alirita 2011-11-30.
- ↑ "IUCN"
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
- IUCN (2009) BirdLife International IUCNlink, 141533, Anas hottentota, Konsultita la 8an de jan 2009.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hotentota kreko ĉe thebigzoo.com Arkivigite je 2007-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
|