Horora fikcio
Horora fikcio (latine "horror" = timo), terurfikcio, aŭ fojfoje simple hororo, estas ĝenro de fikcio, kiu celas kaŭzi timigan, maltrankviligan aŭ nervozigan etoson. Oni ofte distingas la subĝenrojn "supernatura hororo", kiu uzas supernaturajn elementojn kaj estas do tipo de spekulativa fikcio, kaj "psikologia hororo", kiu ĉefe uzas malstabilajn mensajn kaj emociajn statojn de siaj roluloj por maltrankviligi sian publikon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Multaj nunkonitaj hororaj fikcioj kaj hororaj roluloj fontas de la prafolkloro. La plej oftaj temoj en ĉi tiuj prafolkloroj estas pri la aliformiĝo de homoj al bestoj aǔ bestaĉoj aǔ fantomoj. Antropologie, la funkcio de la prafolkloro estis timigi kaj instrui la infanoj, por ke ili ne iri tro malproksime de hejmo (ekz. iri profunde en la arbaro aǔ la akvo).