Hornillos de Cameros
Hornillos de Cameros | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26133 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 15 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 13′ N, 2° 25′ U (mapo)42.21-2.4194444444444Koordinatoj: 42° 13′ N, 2° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 145 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hornillos de Cameros [+] | |||
Hornillos de Cameros [orNIljos dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero. La loknomo Hornillos estas etimologie komprenebla kiel Fornetoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Leza kaj komunikebla nur laŭ la regiona ŝoseo LR-465 al Jalón de Cameros kaj de tie al aliaj lokoj de la komarko. Proksime estas areoj de iknitoj, inter kiuj spuroj de dinosaŭroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la Moderna Epoko, Hornillos prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 200 loĝantoj ĝis nunaj 20.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, du ermitejoj, neĝujo, iknitoj, kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ernesto Reiner. Viaje por el Camero Viejo. Logroño 1984. ISBN 84-398-2054-2
- Por los Cameros en los Años Noventa. Logroño 1991. ISBN 84-87209-34-3