Heras de Ayuso
Heras de Ayuso | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19197 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 224 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 47′ N, 3° 6′ U (mapo)40.790833333333-3.0988888888889Koordinatoj: 40° 47′ N, 3° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 706 m [+] | ||
Areo | 10,24 km² (1 024 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Heras de Ayuso [+] | |||
Heras de Ayuso estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 224 loĝantoj sur areo de 10,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21,9 loĝantoj/km². La loĝantoj en la hispana nomiĝas hereños respektive hereñas.
Situo
[redakti | redakti fonton]Heras de Ayuso situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 706 m super marnivelo; je 22 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°47′27″N 3°05′56″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al nur ĉirkaŭ 100 loĝantoj, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Heras de Ayuso, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Heras de Ayuso kie oni falis.
La loĝantaro de Heras de Ayuso tamen pliiĝis dum la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj. Jam komence de 2007 la totala loĝantaro estis de 210 loĝantoj nome 110 viroj kaj 99 virinoj. La tendenco de demografia kresko estas ascenda ĉefe pro la proksimeco de tiu vilaĝo al la provinca ĉefurbo kaj al Madrido, kio igis ĝin iel dormurbo kaj pro la censigo de enmigrantoj el Orienta Eŭropo kiu laboras ĉefe en la rikolto de asparagoj.[1]
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Monumentoj kaj naturaj lokoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Sankta Mikaelo
- Restaĵoj de la palaco de la dukoj de la Infantado kaj de la dukoj de Osuna (17-a jarcento)
- Palaco de Heras apud la valo de la rivero Badiel
- Valo de la rivero Henares.