Heinrich Finck
Heinrich Finck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1445 en Bamberg |
Morto | 9-an de junio 1527 (82-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Heinrich Finck (* 1444 aŭ 1445 en Bamberg?; † 9-a de junio 1527 en Vieno) estis Germana orkestrestro kaj komponisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Supozeble li estis membro de la kortegokapelo en Krakovo kaj de la kapelo ĉe la kortego de la Hungara reĝo. 1510 ĝis 1514 orkestrestro de la kortega orkestro en Stutgarto, poste mallongan tempon komponisto de la kortega orkestro de Maksimiliano la 1-a, ekde1519(?) de la kapitulo en Salcburgo samkiel ĉe la Viena „Schottenkloster“ [monaĥejo], ekde 1527 kortega orkestrestro ĉe Ferdinando la 1-a en Vieno.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Liaj plurvoĉaj sakralaj verkoj kaj profanaj kantokomponaĵoj montras la transiron de malfrumezepoka, plejparte trivoĉa polifonio kun tekniko de Cantus Firmus al imita esprimarto de la renesanco en ĝis sepvoĉa komponaĵo. En 1536 aperis en Nurenbergo 29 „Schöne außerlesene lieder des hoch berümpten Heinrici Finckens ...“ [belaj elektitaj kantoj de la alte fama Heinrich Finck], kiujn sekvis post tempospacoj pliaj plejparte kvarvoĉaj kantoj. El la verkoj de Finck i.a. konserviĝis: kvar mesoj, unu magnifikato, unu introituso, himnoj kaj germanaj kantoj.
Heinrich Finck estas unu el la unuaj gravaj Germanaj muzikistoj.