Hasbergen
Hasbergen | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Osnabrück | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | +49 (0) 5405 | |||||
Poŝtkodo | DE-49205 | |||||
Aŭtomobila kodo | OS | |||||
Oficiala Municipokodo | 03459021 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Frank Stiller | |||||
Adreso de la administrejo | Martin-Luther-Str. 12 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 11119 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 15′ N, 7° 57′ O (mapo)52.2430555555567.9558333333333Koordinatoj: 52° 15′ N, 7° 57′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 228 m | |||||
Areo | 21,37 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.hasbergen.de/ | |||||
Hasbergen estas urba komunumo en norda Germanio, je la flanko de la montaro Teutoburger Wald, ĉirkaŭ 10 kilometrojn sude de la urbo Osnabrück. La urbo troviĝas en la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio, tuj sudokcidente de la samnoma urbo Osnabrück, kiu mem ne apartenas al la distrikto. Fine de decembro 2022 Hasbergen havis 11 119 loĝantojn sur areo de 21,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 512 loĝantoj/km². La komunumo limas en la nordo kaj oriento al Osnabrück, en la sudo ĉe Georgsmarienhütte kaj Hagen am Teutoburger Wald, kaj en la okcidento la komunumoj Lotte kaj Tecklenburg en la distrikto Steinfurt de la najbara federacia lando Nordrejn-Vestfalio.
La urbo gastigas la fabrikon de specialaj maŝinoj por agrikulturo Amazonen-Werke.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la urbo ĝis sia morto fine de 2022 dum multaj jardekoj kun sia familio vivis Hans Welling, tre aktiva pri amatora radio kaj je multaj jaroj vicprezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj. Ekde 1977 li prizorgis radioamatoran Esperanto-konkurson, kiu ekde tiam ĉiujare okazas dum la tria kompleta semajnfino de novembro, kaj krome li ankaŭ de marto 2006 ĝis oktobro 2022, du semajnojn antaŭ la morto, kontribuis al Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|