Hans Haid
Hans Haid | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de februaro 1938 en Längenfeld | ||||
Morto | 5-an de februaro 2019 (80-jaraĝa) en Ötztal-Bahnhof | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans HAID (naskiĝinta la 26-an de februaro 1938 en Längenfeld/Distrikto Imst, mortinta la 5-an de februaro 2019 samdistrikte en Haiming) estis kritikema aŭstra verkisto dialekta, regionhistoriisto kaj montkamparano.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Haid estis laborprenanto, postfaris la abiturientan ekzamenon kaj studis poste etnologion kaj arthistorion ĉe la Universitato de Vieno; doktoriĝo tiea fariĝis en la jaro 1974-a per temo pri kutimoj de la hejma tirola Oetztal-valo kaj la influo de fremdultrafiko je la tradiciaj moroj. La lastan tempon li ivis en Soelden-Heiligenkreuz (Venter-valo) en bieno je alteco de 1680 metroj. Haid rangis inter la plej konataj kaj pridisputataj personuloj de la Oetztal-valo. Li estis la edzo de la popolmuzikologistino Gerlinde Haid (1943–2012).
Graveco
[redakti | redakti fonton]Danke al Haid la dialekto de la Oetztal-valo pli respektiĝis kiel ilo de literatura kreiveco. Ĝi enlistiĝis en 2010 kiel nemateria hereditaĵo aŭstria.[1] Multajn jarojn Haid publikigis poeziaĵojn, radidramojn kaj romanojn. Centra temo de li estis la influo de amasturismo je la Alpoj. Peter Turrini nomis Haid, pro ties kritiko antaŭ la aĉa vendado kaj detruo de la hejmregiono, Abraham a Sancta Clara de la alpa regiono. Haid ankaŭ verkis respektive eldonis bildlibrojn kaj priregionhistoriaĵojn reklamante novajn ekonomiajn kaj vivajn manierojn por la Alpoj estontece.
Krom la verkado li ankaŭ fondis kaj iniciatis societojn plurajn kaj organizaĵojn, ekz. Ötztaler Heimatverein und Freilichtmuseum (1964), Internationales Dialektinstitut (1976), Arge Region Kultur (1985), Pro Vita Alpina (laborkolektivo de poralpaj iniciativoj disde Slovenio ĝis Savojo, 1989). Ekde 1995 li helpis evoluigi taŭgajn projektojn de Eŭropa Unio prie (LEADER, Interreg I kaj II), societo sall wöll (tradukite: ekzakte tio bonas).
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- Haid gajnis plurajn premiojn, ekz. Binding-Preis für Natur- und Umweltschutz, Grüner Oskar de Bayerischer Rundfunk/redakcio mediprotektada.
- 1991 Hans-Kudlich-premio
- 2010 Otto-Grünmandl-literaturpremio de la Lando Tirolo[2]
Publikigitaj aĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- i schmeck in langes. Ausgewählte Gedichte. Werkausgabe Band 1. Hrsg. und mit einem Nachwort von Christine Riccabona und Anton Unterkircher. Haymon, Innsbruck / Wien 2018, ISBN 978-3-7099-7296-0.
- kune kun Barbara Haid: Naturkatastrophen in den Alpen, Haymon, Innsbruck / Wien 2010, ISBN 978-3-85218-850-8.
- Das Schaf. Eine Kulturgeschichte, Böhlau, Wien 2010 ISBN 978-3-205-78442-5
- Wege der Schafe: Die jahrtausendalte Hirtenkultur zwischen Südtirol und dem Ötztal, Tyrolia, Innsbruck / Wien und Verlagsanstalt Athesia, Bozen 2008 ISBN 978-3-7022-2901-6 / ISBN 978-88-8266-504-3.
- Mythos Lawine: Eine Kulturgeschichte, Studienverlag, Innsbruck / Wien 2007, ISBN 978-3-7065-4493-1
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Hans Haid en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Hejmpaĝo de Hans Haid
- Hejmpaĝo de la societo Pro Vita Alpina
- Brenner-arkivo universitata Arkivigite je 2022-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo pri Hans Haid ĉe: Lexikon Literatur in Tirol
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Agentejo pri kulturheredaĵo/UNESCO. Arkivita el la originalo je 2012-09-01. Alirita 2019-02-06.
- ↑ Anonco ĉe Tiroler Tageszeitung. Arkivita el la originalo je 2016-04-16. Alirita 2019-02-06.