Saltu al enhavo

Han Kang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Han Kang
Nobel-premiito
Persona informo
한강
Naskiĝo 27-an de novembro 1970 (1970-11-27) (53-jaraĝa)
en Gŭangĝu
Lingvoj korea vd
Ŝtataneco Sud-Koreio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Yonsei (1989–1993) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Han Kang
Familio
Patro Han Seung-won (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
novelisto
romanisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo de Koreio kaj Korean poetry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Seulo vd
Aktiva dum 1995– vd
Verkado
Verkoj La Vegetarano ❦
Human Acts ❦
Greek Lessons ❦
The White Book vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

HAN Kang (koree 한강; naskiĝis la 27-an de novembro 1970 en Kŭangĵuo, Provinco Suda Ĝolla, Sud-Koreio) estas sudkorea verkistino [1]. En 2024, ŝi ricevis la Nobel-premion pri Literaturo "pro sia intensa poezia prozo, kiu alfrontas la traŭmatojn de historio kaj elmontras homan vundeblecon" [2].

Han Kang estas la filino de la verkisto Han Seung-won (Han Sŭngwon) kaj estis naskita en Gwangju en 1970, sed kreskis en Seulo de la aĝo de dek unu [3]. Ŝi studis korean literaturon en Universitato Yonsei en Seulo kaj tie diplomiĝis en 1993. Han debutis per poemoj, kiuj aperis en la revuo "Literaturo kaj Societo" (Munhak-kwa Sahoe), sed ŝi baldaŭ iĝis konata kiel prozisto.

En 1994, Han gajnis la literaturan premion de la gazeto "Seoul Shinmun" per la novelo Ruĝa Velo (koree 붉은닻, Bulgeun Dat). Post tio, ŝi verkis ade kaj publikigis plurajn volumojn de noveloj.

En 1998, Han partoprenis la Internacian Verkadan Programon ĉe la Universitato de Iovao dum tri monatoj, nome de la Korea Artkonsilio. En 1999, Han gajnis premion por la plej bona korea romano, la "Hodiaŭa Premio de Junaj Artistoj" de la Ministerio de Kulturo kaj Turismo en 2000, kaj finfine la Literaturan Premion Yi Sang en 2005.

Han ankaŭ laboris kiel ĵurnalisto por la revuoj "Akvo de la Profunda Fonto", "Ĵurnalo de Eldonaĵoj" kaj "Quelle" [4]. Ŝia verkaĵo La Vegetarano estis adaptita al filmo en 2010 kaj la mallonga romano Baby Buddha servis kiel bazo por la filmo Scar. Han nuntempe instruas kreivan verkadon ĉe la Seula Instituto de la Artoj [5].

La 16-an de majo 2016, Han, kune kun sia tradukisto en la anglan, Deborah Smith, ricevis la 50,000 £ Man Booker International Prize por sia debutromano el 2007 koree 채식주의자, kutime nomata La vegetarano. Tiu ĉi romano temigas la sudkorean dommastrinon nomatan Yeong-hye, kiu unu tagon decidas manĝi nur vegetaran manĝaĵon kaj forigas ĉiujn bestproduktojn el la domo. Ŝi volas purigi sin. Laŭ ŝia opinio, manĝi viandon simbolas la perforton de homoj. Ŝia pasiva ribelo prenas ĉiam pli groteskajn proporciojn kiam ŝi komencas elmontri sin publike kaj revas pri vivo kiel planto kaj provas eliri el la limoj de sia fizika korpo kaj iĝi arbo. Tiu konduto estas renkontita kun nekompreno kaj rezisto de ŝia familio.

Parto de la inspiro de Han Kang por la verkaĵo estas frazo de Yi Sang, korea poeto:

Citaĵo
 Mi kredas, ke homoj devus esti plantoj 

En 2009, la verkaĵo de Im U-seong estis adaptita en filmon. La ĉefrolulo estas konsiderita la unua virino kiu ludis la rolon de Bajrona heroo [6].

En 2014, la romano La knabo venas (koree 소년 이 온다, Sonyŏn i onda) estis publikigita, en kiu ŝi traktas la perfortan subpremadon de la Kŭangĵua (Gwangju) Ribelo (1980) [7].

En 2018, Han verkis kontribuon al la artprojekto Future Library de skota artisto Katie Paterson. Ĝi estas planita esti publikigita en 2114 en 100-teksta antologio. Ĝis tiam, la manuskripto estos konservita neeldonita kaj nelegita en la Deichmanske bibliotek (la urba publika biblioteko) en Oslo. La kontribuo de Han estas titolita Dear Son, My Beloved (Kara filo, mia amato) [8].

En 2024, Han ricevis la Nobel-premion pri Literaturo. La ĵurio pravigis la premion per "ŝia intensa poezia prozo kiu alfrontas historiajn traŭmatojn kaj elmontras la malfortikecon de homa vivo".  Menciindas ke tio estis la unua fojo kiam Nobelpremio en Literaturo estis aljuĝita al Sud-Koreio [9].

Origina publikigo
Jaro Origina titolo Esperanta traduko Genro Eldonisto
1995 여수의 사랑 Amo en Yeosu rakontoj Moonji
1998 검은 사슴 Nigra cervo romano Munhakdongne
2000 내 여자의 열매 Miaj virinaj fruktoj rakontoj Changbi
2002 그대의 차가운 손 Viaj malvarmaj manoj romano Moonji
내 이름은 태양꽃 Mia nomo estas suna floro rakonto Munhakdongne
2003 붉은 꽃 이야기 La rakonto de la ruĝa floro rakonto Yolimwon
사랑과, 사랑을 둘러싼 것들 Amo kaj aĵoj ĉirkaŭantaj amo eseoj Yolimwon
2007 가만가만 부르는 노래 Kanto por kanti trankvile eseoj Bichae
천둥 꼬마 선녀 번개 꼬마 선녀 Tondro eta feino, Fulmo eta feino mallonga rakonto Munhakdongne
채식주의자 La vegetarano romano Changbi
2008 눈물상자 Tirkesto mallonga rakonto Munhakdongne
2010 바람이 분다, 가라 La vento blovas, iru romano Moonji
2011 희랍어 시간 Greka tempo romano Munhakdongne
2012 노랑무늬영원 Flava Patroneo eterneco rakontoj Moonji
2013 서랍에 저녁을 넣어 두었다 Mi metas verspermanĝon en la ŝrankon poezia kolekto Moonji
2014 소년이 온다 Knabo venas romano Changbi
2016 Blanko romano Nanda
2021 작별하지 않는다 Ne diru adiaŭon romano Munhakdongne

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • korea literaturo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Han Kang. Alirita 10 October 2024. “Ed. by Helen Rachel Cousins, Birmingham Newman University: The Literary Encyclopedia. Volume 10.2.3: Korean Writing and Culture. Vol. editors: Kerry Myler (Birmingham Newman University)”.
  2. The Nobel Prize in Literature 2024 - Press release (en-US). Alirita 2024-10-10.
  3. Humans As Plants. Arkivita el la originalo je 13 January 2019. Alirita 13 January 2019.
  4. Han Kang(한강). In: library.ltikorea.or.kr, Digital Library of Korean Literature, Writers & Media, abgerufen am 10. Oktober 2024 (mehrsprachig).
  5. Han Kang. In: rcwlitagency.com, RCW Literary Agency, abgerufen am 10. Oktober 2024 (englisch) -  Han Kang. In: literaturfestival.com, internationales literaturfestival berlin, abgerufen am 10. Oktober 2024 -  siehe auch: Biogramm Han Kang, Ho-Am Prize, 2024 Laureates, The Arts, abgerufen am 10. Oktober 2024 (englisch)
  6. Felix Stephan: Lady Byron. Wie junge, außereuropäische Autorinnen die universalistische Literatur wiederbeleben. In: Süddeutsche Zeitung, 12./13. majo 2018, S. 20.
  7. „Was Menschen zur Gewalt treibt, hat mich schon als Kind interessiert“ – Interview bei faz.net (abgerufen am 15. September 2017).
  8. Yonhap (2019-05-27) Han Kang hands over book to Norway's Future Library project. The Korean Herald. Alirita 2019-09-10.
  9. The Nobel Prize in Literature 2024 (en-US). Alirita 2024-10-10.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Oficiala retejo
  •  "Han Kang on How Language Misses Its Mark". The New Yorker. 30 January 2023. Retrieved 23 June 2023.
  • . Han Kang: 'One year I couldn't bear fiction and read astrophysics instead' (28a de Aprilo 2023). Alirita 23a de Junio 2023.