Saltu al enhavo

Granado (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granado
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboGranado
- koordinatoj37° N, 3° U (mapo)37.25-3.25Koordinatoj: 37° N, 3° U (mapo)
Plej alta punktoMulhacén [+]
- alteco3 479 msnm [+]
Plej malalta punktomarnivelo [+]
- malaltecomsnm [+]
Akvokolektejo12 531 km² (1 253 100 ha) [+]
Areo12 531 km² (1 253 100 ha) [+]

Loĝantaro914 678 [+] (2019)
Denseco72,99 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroSebastián Pérez Ortiz
(ekde )

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo18 [+]
ISO 3166-2ES-GR

Granado (provinco) (Tero)
Granado (provinco) (Tero)

Granado (Provinco Granado)
Granado (Provinco Granado)
DEC

Map
Granado

Vikimedia Komunejo:  Province of Granada [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La provinco Granado estas provinco de Andaluzio (Hispanio), borde de la Mediteraneo kaj ene de la Penibetika Montaro. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Granada.

Limas okcidente kun la provincoj de Malago kaj Kordovo; norde kun Ĥaeno, kaj pli nordoriente kun Albaceto kaj Murcio; oriente kun Almerio kaj sude estas elirejo al Mediteraneo.

Ĝia surfaco estas 12 635 km², la populacio estas de 901 220 loĝantoj (2008), el kiuj ĉirkaŭ 30 % loĝas en la ĉefurbo, kaj ĝia loĝdenso estas 71,61 loĝ./km². Ĝi troviĝas dividita en 168 municipojn kaj 10 submunicipojn.

La ĉefaj loĝlokoj estas Granada kaj ties metropolita areo (55 %), la Costa Tropical (10,5 %) kun la municipoj de Motril kaj Almuñécar, dua kaj tria loĝlokoj respektive post la ĉefurbo, kaj la internaj zonoj de Guadix, Baza, kaj Loja.

La plej alta monto de Iberio, la Mulhacén, kun alto de 3 482 metroj, situas en Granada. Tiu provinco kunhavas kun la provinco de Almería la Nacian Parkon Sierra Nevada.

En beletro

[redakti | redakti fonton]

Al Granado estas dediĉita la fama rusa kanto "Granado" [1] (ruse "Гренада") de M.Svetlov.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Granado" ( ruse , esperante)
La plej altaj montoj de Iberio en la provinco de Granada ĉemare