Geografio de Belgio
Statistikoj
[redakti | redakti fonton]- Landlimoj: 1 385 km (Francio: 620 km; Nederlando: 450 km; Germanio: 167 km; Luksemburgio: 148 km)
- Marbordo: 66 km (Norda Maro)
- Alteco: Ekde 0 metroj ĝis 694 metroj (je Signalo de Botrange)
Reliefo
[redakti | redakti fonton]Kvankam plejofte plata, la belga teritorio rapide fariĝas ondanta, monta kaj arbara en la suda parto de la lando, precipe kun la montĉeno Ardenoj. La klimato de Belgio estas mara kaj mezvarma. La lando spertas gravan pluvoprecipitadon ĉiusezone. La averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 3 °C en januaro, kaj 18 °C en julio. La averaĝa pluvoprecipitado estas 65 milimetroj en januaro, kaj 78 milimetroj en julio.[1]
Naturaj regionoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la diversaj altecoj, Belgio estas tradicie dividita inter Malalta Belgio, Meza Belgio kaj Alta Belgio.
Malalta Belgio, norde, konsistas precipe el sablaj dunoj kaj polderoj: polderoj estas landareoj, proksimaj al la marnivelo aŭ eĉ sub tiu ĉi, kiuj estis kaptitaj el la maro per la konstruo de digoj kaj de kampoj drenitaj per kanaloj.
Meza Belgio, la centra plataĵo, situas pli interne en la lando. Ĝi estas milde ascendanta areo kun multaj fruktodonaj valoj, irigaciitaj de pluraj riveroj. Tie oni povas ankaŭ trovi pli firman teron, inkluzive de kavernoj aŭ malgrandaj krutejoj.
Alta Belgio, kiu ĉefe enhavas la Ardenojn, estas pli malglata ol la aliaj. Ĝi estas densa arbara plataĵo, tre ŝtonetoplena kaj netaŭga por agrikulturo, kaj ĝi etendiĝas ĝis norda Francio. Tiu regiono gastigas la plimulton el la belga sovaĝa faŭno. La plej alta loko de Belgio, la Signalo de Botrange, ankaŭ troviĝas tie, kun nur 694 metroj.
La belga strando
[redakti | redakti fonton]La belga strando, ĉe la Norda Maro, etendiĝas sur 67 km. Ĝia larĝeco povas atingi pli ol 500 metrojn dum refluo. La strando konsistas el maldika, unuforma sablo, sen rulŝtonetoj aŭ rokoj.