La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. En 896 hungaraj gentoj okupis la Karpatan basenon. Laŭ la nomo estis tie limodefenda loko de peĉenegoj. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1209 en formo Kata. La turkoj detruis kaj senhomigis la vilaĝon en 1529. Poste kroatoj refondis la komunumon. En 1910 estis 1105 loĝantoj, aŭstroj, hungaroj kaj kroatoj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Rajka, poste al Aŭstrio.