Saltu al enhavo

Franz Langheinrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Langheinrich, pentris Fritz Erler, ĉ. 1910/11

Franz LANGHEINRICH (naskiĝinta la 25-an de majo 1864 en Lepsiko, mortinta la 7-an de majo 1945 en Rottach-Egern) estis germana rakontisto kaj lirikisto.

Famiĝis li laborante kiel bildredaktoro de la secesistila gazeto "Jugend". Li do same gravis kiel Fritz von Ostini, Albert Matthäi kaj Georg Hirth. Langheinrich vivis en Munkeno kaj Gauting kiel verkisto. Lia populara kanto Rauscht ihr noch, ihr alten Wälder? de 1912[1] estis muzikigita fare de pluraj komponistoj. En siaj tekstoj por la turisma gvidlibro de la valo Würmtal oni sentis kritikan sintenon antaŭ troa hektikeco enurba kaj pledo por loĝado en propraj domoj kampare.[2]

En la 11.1.1935 la naciema artsocieto Deutsche Kunstgesellschaft[3] invitis lin fari paroladon Munkene en la salonegoj de Künstlerhaus am Lenbachplatz bolŝevismo: Bolschewismus in der Politik und in der Zukunft. Ĝi alvokas artistojn batali kontraŭ marksismaj tendencoj en al artoj. La akcepto de ĝi estis tiom granda inter la munkena artistaro, ke decidiĝis skribo de komuna programo[4] adresota al Alfred Rosenberg kiu estris la Regnan kulturofico pri kulturfledago.[5]

Nuntempa uzo de tekstoj

[redakti | redakti fonton]

La partio Alternativo por Germanio (AfD) utiligis en somero 2024 la kantotekston de Rauscht ihr noch, ihr alten Wälder? dum sia kampanjo pri la balotoj je la Turingia Landa Parlamento.[6]

  • An das Leben. Poemoj. Kun artistaj kontribuaĵoj kaj ilustraĵoj de Max Klinger kaj Otto Greiner. 1907
  • Gedichte. 1924
  • Käthchen Schönkopf. Erzählungen aus Goethes Leipziger Studentenzeit. 1925
  • Friederike Brion. Erzählungen aus Goethes Straßburger Studentenzeit. 1926
  • Im Herzen des Würmtales. Wanderungen durch Geschichte des Würmtales von Gräfelfing bis Gauting. Amtlicher Führer in Wort und Bild. 1929
  • Der Maler Otto Pippel (kune kun Otto Pippel). 1932
  1. teksto kun komento ĉe Volksliederarchiv
  2. Karl Mayr: Gauting und Stockdorf. 1870–1978. Deutscher Kunstverlag, München 1985, p. 33
  3. "Kampfbund für Deutsche Kultur"[rompita ligilo]
  4. "Meldung über die Willensbekundung"[rompita ligilo] - ĉe: Das Bild 1/1935
  5. Joan L. Clinefelter: Artists for the Reich: Culture and Race from Weimar to Nazi Germany, Berg Publishers, Oxford 2005, p. 87
  6. Frederik Mallon: "Thüringer AfD wirbt im Wahlprogramm mit Nationalsozialist" - ĉe: Die Welt, 19.7.2024

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]