Saltu al enhavo

Flaŭno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La flaŭno estas deserto, kiun oni kutime faras el kokovoj, lakto kaj sukero.

Flaŭno kun kremo.

Ingrediencoj

[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ingredienco estas ovo, pro tio ke, kuirinte ĝin bolbane, la ovoflavoj sin kuiras kaj prenas la formon de la ujo, akirante teksturon malpezan kaj gelatenecan. Krom la ovoj, estas necesaj aliaj ingrediencoj kiuj alportas al ĝi guston: ĝenerale, oni uzas boligitan lakton kun aŭ sen vanilo, cinamo aŭ ŝelo de citrono.

Kvankam ekzistas ankaŭ receptoj kiuj uzas sukojn kaj fruktajn kompotojn, ĉokoladon fanditan, kafon, fromaĝon aŭ jogurton (pli kombineblaj), ekzistas multaj aliaj variantoj kiuj inkludas migdalojn, pistakojn, citronon kaj aliajn fruktojn (malpli kombineblaj).

En la malnova tempo ekzistis receptoj kun pipro kaj mielo, tiel kiel alia tre propra ellaborita el sukero, fromaĝo, migdalo, fiŝo, cinamo, spinaco kaj kremo.

Preparado

[redakti | redakti fonton]
Flaŭno de hispana nugato.

Ĝi estas tradicie kuirita en bolbano kun karamelo en la malsupera ujo. Jam finiĝita la kuirado, la muldilo estas inversigita, kaj do aperas kovrita la flaŭno per la karamelo.

La ellaboro estas simpla. Oni devas bati la ovojn kun la sukero kaj aldoni al ĝi malrapide la lakton. Poste oni devas plenigi la ujon, kiu estis antaŭe ŝmirita per karamelo, kaj kuiri la tuton bolbane, dum ĉirkaŭ 40 al 100 minutoj. Por scii ĉu ĝi estas bone kuirita, simple oni pikas per, ekzemple, tranĉileto, kaj se ĝi eliras pura, tio signifas, ke la kuirado estis perfekta, se ĝi eliras ceterkovrita, ĝi bezonos pli da tempo.

Por scii la kvanton de la ĉefaj ingrediencoj, kvankam tio povas varii el personaj preferoj, kaj ankaŭ por facile memori ilin, oni povas konsideri la serion 1-2-3, tio estas 1 glaso el lakto, 2 ovoj kaj 3 sukerkuleroj, konsiderinte glaso normalan glason por akvo, kaj kulero normalan supkuleron.

En Argentino kaj aliaj landoj de Sudameriko estas komune akompani la flaŭnon kun laktokaramelo, kvankam ankaŭ aliaj preferas ĝin kun kremo aŭ kun ambaŭ.

Tio devenas almenaŭ el la epoko de la Romia Imperio, kie la flaŭno estis nomita tyropatina, ĝi ege populariĝis dum la mezepoko, ĉar estis gustumita en epoko de Karesmo. Ĉirkaŭ la 7-a jarcento, populariĝis la vorto "flaŭno" por ĉi tia deserto. Ankaŭ ĉirkaŭ tiu tempo, ĉesiĝis polve kovri la surfacon per pipro, kiel kutimis la romianoj, kaj anstataŭe oni kovris per sukero.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]