Fifama Jardeko
Fifama Jardeko, aŭ en hispana Década Infame, estis en Argentino, la periodo kiu ekas la 6-a de septembro de 1930 pro la puĉo civil-militista kiu elpostenigis la Prezidenton Hipólito Yrigoyen [iriGOjen] kaj finas la 4-a de junio de 1943 pro la militista puĉo kiu elpostenigis la prezidenton Ramón Castillo [kasTIjo]. La nomo estas ŝuldata al la historiisto peronista José Luis Torres.[1]
En tiu epoko, Argentino negocadis la traktaton Roca-Runciman kun la Unuiĝinta Reĝlando, kio garantiis la eksportadon de viando, kontraŭ gravaj ekonomiaj koncesio fare de Argentino, inter kiuj elstaras la koncesio de ĉia publika transporto de la urbo Bonaero al miksa entrepreno nome Corporación de Transportes de la Ciudad de Buenos Aires. Aliflanke, la izolismo komerca fare de la grandaj potencoj ege kontribuis fine al komenco de industriigo danke al anstataŭo de importadoj. La ekonomia politiko iĝis ŝtateca kaj kreiĝis la Banco Central de la República Argentina, kaj granda kvanto de organismoj ŝtataj regulantoj (Junta Nacional de Granos pri komerco de cerealoj, Junta Nacional de Carnes pri komerco de vinado, ktp.) kaj de publikaj entreprenoj (Fabricaciones Militares, Altos Hornos Zapla, ktp.).
Dum tiu periodo okazis ankaŭ amasmigrado el kamparo al la urbo kaj el provincoj nordaj al Bonaero kaj la disvolvigo de la industria sektoro, kiu, en 1943, superos la brutobred-agrikukturan sektoron la unuan fojon en la Historio de Argentino.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Torres, José Luis (1945). La Década Infame, Freeland, 1973
- Jaureche, Arturo (1962). FORJA y la Década Infame. Buenos Aires: A. Peña Lillo, 1983
- Sanguinetti, Horacio (1977). La democracia ficta. 1930-1938. Buenos Aires, La Bastilla
- Ferrero, Roberto A. (1976). Del fraude a la soberanía popular. 1938-1946. Buenos Aires, La Bastilla
Notoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Argentinaj faktoj kaj gravuloj Arkivigite je 2014-03-29 per la retarkivo Wayback Machine