El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amadeo la 8-a de Savojo
Duko de Savojo , kontraŭpapo
Persona informo
Naskiĝo
4-an de septembro 1383 (1383-09-04 ) en Chambéry
Morto
7-an de januaro 1451 (1451-01-07 ) (67-jaraĝa) en Ĝenevo
Tombo
Sindone Chapel (en) Tomb of Amadeus VIII, Count of Savoy (en) vd
Religio
katolika eklezio vd
Lingvoj
germana • latina vd
Ŝtataneco
Italio vd
Familio
Dinastio
Savoja dinastio vd
Patro
Amadeo la 7-a, grafo de Savojo vd
Patrino
Bonne of Berry (en) vd
Gefratoj
Humbert de Savoie (en) , John IV, Count of Armagnac (en) , Bernard d'Armagnac, Count of Pardiac (en) , Bona di Savoia (en) , Joan of Savoy (en) , Bonne of Armagnac (en) , Mary of Armagnac (en) , Anne of Armagnac (en) , Jeanne of Armagnac (en) kaj Beatrix of Armagnac (en) vd
Edz(in)o
Mary of Burgundy (en) (1401 (Gregoria) –) vd
Infanoj
Margaret of Savoy, Duchess of Anjou (en) , Margaret di Savoia (en) , Anthony di Savoia (en) , Anthony di Savoia (en) , Philip of Savoy, Count of Geneva (en) , Ludoviko la 1-a , Bonne of Savoy (en) , Marie of Savoy, Duchess of Milan (en) , Amadeus di Savoia, Prince of Piedmonte (en) vd
Profesio
Okupo
kristana kleriko vd
Laborkampo
Papeco , schism from the Catholic Church (en) kaj skismo vd
1-a Duko de Savojo
Amadeo la 8-a
Dum
1391 –1416 grafo
1416 –1440 duko
Sekvanto
Ludoviko la 1-a , lia filo
Kontraŭpapo de la katolika eklezio
Felikso la 5-a
Dum
1439 –1449
Antaŭulo
papo Eŭgeno la 4-a
Sekvanto
–
vd
Fonto: Vikidatumoj
Felikso la 5-a (4-a de septembro 1383 , Chambéry — 7-a de januaro 1451 , Ĝenevo ) - origine Amadeo la 8-a de Savojo , „la Pacema“, („il Pacifico“) – estis de 1439 ĝis 1449 la lasta katolika kontraŭpapo .
Amadeo estis filo de grafo Amadeo la 7-a de Savojo („la ruĝa grafo“ ) kaj ties edzino Bona, filino de duko Johano de Berry . En 1391 li sekvis sian patron kiel grafo de Savojo .
En 1416 li estis nomumita duko de Savojo far imperiestro Sigismondo kaj de 1418 li ankaŭ estis princo de Piemonto .
En 1434 li transdonis la politikan laboron al sia filo kaj retiriĝis en monaĥejon ĉe la lago de Ĝenevo, kie li fondis la kavaliran Maŭrican ordenon .
En 1439, dum la Koncilio de Bazelo li estis elektita kiel kontraŭpapo (kontraŭ papo Eŭgeno la 4-a ) la 5-an de novembro. Li rezidis en Ĝenevo , Laŭzano kaj Bazelo . Li estis agnoskita nur en Aragono , Hungario , Bavario kaj Svisio . Finfine li rezignis (7-a de aprilo 1449 ) - dolĉigita de pluraj privilegioj. Sed li restis kardinalo ĝis sia morto 1451. Li estas klasigita kiel la lasta kontraŭpapo en historio.