Februaro de 2023
Aspekto
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en februaro 2023:
- Tajdo de incendioj en suda kaj centra Ĉilio rezultis en almenaŭ 22 mortoj kaj enormaj damaĝoj.
- Du tertremoj kun magnitudo 7.8 kaj 7.5, kies centro estis proksima al Gaziantep en Sudorienta Anatolio, trafis Turkion kaj Sirion, mortigante ĉirkaŭ 45 000 homojn, vundante pli ol cent milojn kaj okazigante enorman damaĝon.
- NBA-rekordoj [1]: korbopilkisto de Los Angeles Lakers, LeBron James, preterpasis Kareem Abdul-Jabbar, kaj supreniris al la unua loko en la listo de plej elstaraj poentintoj de NBA [2]. James ankaŭ estas en la unua loko en la listo de plej poentintoj en la finaloj [3]
- Atako de la armeo de Israelo al Nablus okazigis 10 mortojn kaj pli ol 100 vunditojn.
- Almenaŭ 67 migrantoj el sudokcidenta Azio pereis pro vrako de boato ĉe la marbordo de Italio.
- Premioj "The Best" de FIFA: Lionel Messi estis elektita kiel la futbalisto de la jaro 2022, antaŭ Kylian Mbappé kaj Karim Benzema. Alexia Putellas kiel futbalistino de la jaro, kaj Emiliano Martínez kiel golulo de la jaro, antaŭ Thibaut Courtois. [4]
- Trajnakcidento apud Lariso en Tesalio, Grekio, mortigis almenaŭ 57 homojn kaj vundis 85. Sekvis protesta tajdo en la lando.
|