Fall Grün
Fall Grün (kazo verda) estis neniam okazigita germana plano de soldata batego kontraŭ Ĉeĥoslovakio, preparita en la jaro 1937. Ties realigo ne okazis, ĉar Germanio kapablis atingi siajn celojn jam en la politika nivelo dum Munkena konferenco.
Evoluo de la plano
[redakti | redakti fonton]Instrukcion por prilabori la planon eldonis germana regna kanceliero Adolf Hitler en junio de 1937.[1] La unua propono de la plano estis kreita fare de generalo Werner von Blomberg[2] kaj iom post iom ĝi estis relaborata laŭ tio, kie evoluis la soldata situacio.
En decembro de 1937 aranĝis la komandantejo de Wehrmacht staban ekzercon kun celo atako kontraŭ ĈSR. Sed la planojn sukcesis akiri la ĉeĥoslovaka soldata raportistaro, kiu tiel akiris resumon de la plano de la germana atako.[1] En majo de 1938 la raportistaro akiris informojn, ke germanaj soldataroj koncentriĝas ĉe la ĉeĥoslovakaj limoj en Silezio kaj norda Aŭstrio. En reago al tio proklamis la ĉeĥoslovaka registaro la 20-an de majo 1938 partan mobilizon.[3][1] Sed la informoj pri la koncentriĝado de la soldataroj montriĝis kiel eraraj. La mobilizo malkovris al la germanoj alirigan planon de la ĉeĥoslovaka armeo.[1] En Germanio la mobilizo estis konsiderata kiel provoko kaj la 30-an de majo subskribis Hitler novan direktivon, laŭ kiu la soldata atako devis esti komencita plej malfrue la 1-an de oktobro 1938.[3] Sed la germana ĝenerala stabo estis de nura komenco nepre kontraŭ la atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio, ĉar la plano estis fondita en momento de surprizo, sed la ĝenerala stabo konjektis, ke tiel grandan operacon ne eblas sekretigi.[1] Krom tio la generaloj timis, ke tiu ĉi atako gvidigus Grandan Brition kaj Francion en militon kontraŭ Germanio. Generalo Ludwig Beck organizis komploton kontraŭ Hitler, sed intertempe okazis la 29-an de septembro 1938 fermo de Munkena interkonsento.[4] Post ĝi la plano Fall Grün estis plene nuligita.
Pro perdo de Sudetio Ĉeĥoslovakio perdis plimulton de siaj limregionaj fortikaĵoj kaj per tio ankaŭ eblecon defendi sin. Pli poste, la 15-a de marto 1939, Ĉeĥoslovakio estas fare de Germanio okupita plene (Unternehmen Südost, Agado sudoriento) kaj estis proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio (Protektorat Böhmen und Mähren).
Enhavo de la plano
[redakti | redakti fonton]La plano estis miultfoje ŝanĝata laŭ tio, kie evoluis la soldata situacio kaj la lastaj etaj reguligoj okazis ĝis septembro de 1938. Ĝenerale eblas diri, ke kontraŭ Ĉeĥoslovakio devis esti aktivigitaj en la germana flanko kvin armeoj (2-a, 8-a, 10-a, 12-a kaj 14-a) disponanataj sume per kvardek formacioj en nivelo divizio. El tio 28 divizioj estis infanteriaj, 3 leĝeraj, 3 kirasitaj, 4 motorizitaj kaj 2 montaraj. Per atako el nordo kaj sudo devis esti premita Moravio kaj definitan malvenkon de la ĉeĥoslovaka armeo, kiu tiel ĉi perdiĝus eblecon de cedo, sekurigus grandega ofensivo en direkto Plzeň – Prago.[5] Necesas diri, ke la ĉeĥoslovaka soldata komandantejo kalkulis kun tiu ĉi plano de la atako kaj reagis krom alia per konstruado de pezaj fortikaĵo en nordo de Moravio. La plano kalkulis, ke Ĉeĥoslovakion ne helpos Francio eĉ ne Sovetunio.[1] La okupon devis helpi ankaŭ Sudetgermana partio (SdP) de Henlein kaj specialaj duonsoldataj taĉmentoj Sudetendeutscher Freikorps, kiuj estis kreitaj ĝuste por tiu ĉi plano. Ambaŭ tiuj ĉi konsisteroj devis provokigi maltrankvilojn en la ĉeĥoslovaka limregiono - ili devis ekataki kontraŭ ĉeĥajn lernejojn kaj oficojn, por kio estis la membroj de členové Sudetgermana Freikorps speciale ekzercitaj en germanaj ekzercejoj, kien ili sekrete fuĝis malantaŭ la limon.
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Operaco Bruntál – ekzerca paraŝutigo de germanaj taĉmentoj ĉe linio de la ĉeĥoslovakaj malpezaj fortikaĵoj ĉe municipo Košetice ĉe Bruntál
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio
- Ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Pacner. (2012) Osudové okamžiky Československa. Praha: Nakladatelství BRÁNA, p. 146–151. ISBN 978-80-7243-597-5.
- ↑ PhDr. Milan Sládek, Němci v Čechách, Pragma 2002, ISBN 80-7205-901-7, p. 78
- ↑ 3,0 3,1 PhDr. Milan Sládek, Němci v Čechách, Pragma 2002, ISBN 80-7205-901-7, p 88
- ↑ David Welch, Němci proti Hitlerovi, Opozice ve třetí říši, Euromedia Group k. s. 2005, ISBN 80-242-1379-6, p.148-149
- ↑ (2014) Sudety 1938. Praha: Mladá fronta, p. 10. ISBN 978-80-204-2894-3.