Edward Snowden
Edward Snowden | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Edward Joseph Snowden |
Aliaj nomoj | CITIZENFOUR • TheTrueHOOHA • VERAX • John Dobbertin |
Naskiĝo | 21-an de junio 1983 (41-jaraĝa) en Elizabet-Urbo |
Lingvoj | angla • franca |
Loĝloko | Wilmington • Ellicott City • Waipahu • Ĝenevo |
Ŝtataneco | Rusio (2022–) Usono |
Alma mater | Anne Arundel Community College (en) - komputiko (2004–2005) Universitato de Liverpolo |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Lonnie Glenn Snowden, Jr. (en) |
Patrino | Elizabeth Snowden (en) |
Edz(in)o | Lindsay Mills |
Okupo | |
Okupo | system administrator (en) disidento komputosciencisto interna alarmanto intelligence officer (en) gardisto spioninforma analizisto |
Edward Joseph Snowden - naskiĝis la 21-an de junio 1983 , do nun 41-jara - estas usona eksa teknika entreprenisto por la usona sekreta servo Nacia Sekureca Agentejo (NSA) kaj iama oficisto de la ŝtata Centra Informokapta Agentejo (CIA) de Usono. Li en junio 2013 en gazetaraj komunikoj malkaŝis detalojn pri pluraj sekretegaj usonaj kaj britaj registaraj informkontrolaj programoj. Unu el tiuj programoj estas PRISM.
Laŭ artikoloj publikigitaj en The Washington Post kaj The Guardian, PRISM provizas al la NSA senobstaklan aliron al datumoj stokitaj en serviloj apartenantaj al usonaj novteknikaj entreprenegoj: Google, Facebook, Microsoft...
Tamen, kiam ili estis demandataj rilate al la malkaŝaĵoj, administruloj de tiuj kompanioj neis la ekziston de tia libera aliro al la NSA.
Samtempe, la usona prezidanto Barack Obama malkontestis ke PRISM estas programo por kolekti informojn rilate al fremduloj por objektive eviti terorismajn agojn. Iuj registaranoj precizigis ke la celado de tiu programo ne estas kolekto de informoj pri usonaj civitanoj.
Eksterlande la diplomataj kaj politikistaj medioj skandalis pro la maldeca agado de la usona registaro.
Fuĝo el Usono
[redakti | redakti fonton]En majo 2013, rivelinte la sekretajn programojn, li eskapis el sia hejmo en Havajo al Honkongo.[1] La 23-an de junio 2013, li plu vojaĝis al Moskvo,[2] kie li restis en la transira zono de la flughaveno.[3]
Neniu lando de Eŭropa Unio konsentis doni al li vizon kaj, kiam Evo Morales, prezidento de Bolivio, sugestis, ke li eble akceptus azilpeton de Snowden, Francio, Hispanio kaj Italio malpermesis al li eniron en siajn flugspacojn. Morales devis surteriĝi en Aŭstrio, kie lia aviadilo estis esplorata. Usonaj oficuloj pensis, ke Snowden estis sur lia aviadilo, kaj Usono insistis al tiuj landoj pri ĝia haltigo. Snowden ne estis sur la bolivia prezidenta aviadilo. Sud-amerikaj registaroj kondamnis la decidojn de Hispanio, Italio kaj Francio. Laŭ la aŭstria registaro, Usono ne devigis aliajn landojn rifuzi petojn de azilo. Usono asertis, ke ĝi nur eksplikis "la gravecon de la krimoj"[4]
En populara kulturo
[redakti | redakti fonton]En 2014 estis eldonita dokumentara filmo Citizenfour, kiu raportas pri la malkovro de la NSA-skandalo fare de Edward Snowden.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Snowden Flees Hong Kong for Moscow, Asks Ecuador for Asylum - WSJ.com
- ↑ Behind Snowden's Hong Kong exit: fear and persuasion. Arkivita el la originalo je 2013-07-23. Alirita 2013-07-13 .
- ↑ Putin: Snowden still in Moscow airport, won't be extradited, free to go anywhere
- ↑ Jonathan Watts, Dan Roberts, "Bolivian president leaves Austria as diplomatic row erupts over diversion", The Guardian, la 3-an de julio 2013. (angle)